Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

660 Malagrable, aŭdiĝis sonoril' biena; La silenta arbaro iĝis bruoplena.

Graf', balancinte kapon, seriozatone Diris: "Ĉio finiĝis sonorilosone! Kalkul' de granda penso, plan' de imageco, Ludoj de senkulpeco, ĝoj' de amikeco, Konfidoj de la koro: ĉe l' bronzosonoro, Ĉio sin miksas, rompas, for malaperante!" Al Telimen' senteman rigardon turnante: "Kio restas?" li diris, kaj ŝi: "Rememoro!" 670 Kaj volante konsoli la malĝojan koron, Ŝi deŝiris por Grafo neforgesofloron 15 Grafo kisis ĝin kore kaj fiksis ĉe l' sino; Duaflanke,Tadeo, post arbet' disklino Vidis, ke tra folioj, al li brilas io: Ĝi estis maneto, kiel blanka lilio; Li kaptinte ĝin, kisis; en ĝi buŝo lia Dronis, kiel abelo en kalik' lilia. Li eksentis malvarmon sur buŝ': ŝlosileton Li trovis kaj da blanka papero ruleton; 680 Li metis ĝin en poŝon, sciante nenion, Kion ŝlosil' signifas: kartet' diros tion.

Sonoro ĉiam sonis; ehe el arbaroj Respondis mil' da krioj kaj da bruofaroj. Tio estis resono de serĉo, vokado, Signalo de finita fungokolektado; Ne resono malĝoja, enterig-aranĝa, Kiel ŝajnis al Grafo, kontraŭe, tagmanĝa Subtegmente, en ĉiu tagmezo, krianta, Al tagmanĝo servistojn, gastojn invitanta. 690 Tia kutim' antaŭe en bienoj estis Kaj ankaŭ en la domo de l' Juĝisto restis. Do iris ar' portanta bastajn skatoletojn Kaj al fin' de tuketoj, ligitajn korbetojn Kun fungoj; ĉe fraŭlinoj, en unua mano, Volvita ventumilo kvazaŭ: "arbarano"