Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En dua, kunligitaj, kiel kampfloretoj, "Trunkanoj" 16 kaj diversaj "kolorrusuletoj" Vojski kun "musomorto". Kun mano malplena, Flanke de sinjoridoj, venas Telimena.

700 Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris; Ĉe tabl' unuan lokon Ĉambelano prenis; Laŭ aĝ', ofic' la digno al li apartenis: Li irante, al ĉiuj salutklinojn faris. Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernandina Diris mallongan preĝon en lingvo latina. Oni donis la brandon; poste sidiĝante, Ĉiuj manĝis malvarman supon, siletante.

Oni tagmanĝis ekster kutimo trankvile, Sen babil', kvankam mastro invitis ĝentile. 710 Partianoj de hundoj manĝis sendispute" Morgaŭan vetbatalon pripensante mute; Granda pens' al silento devigas la buŝon. Telimen" alparolis ĉiam Tadeuŝon, Ankaŭ devis turniĝi al Grafo sinjoro, Ne ofte okuleti eĉ al Asesoro. Same birdist' rigardas kaptilon, logante Kardelojn kaj samtempe paserojn kaptante. Tade' kaj Grafo estis feliĉaj, kontentaj, Ambaŭ esperoplenaj, do ambaŭ silentaj. 720 Graf' rigardis fiere al sia floreto, Kaj Tadeo ŝtelume palpis je poŝeto, Ĉu ŝlosil ne forkuris? Kaj turnis en mano Ne legitan karteton. Al la Ĉambelano Juĝisto alverŝadis hungar-ĉampan-vinon, Premis lin je genuoj, servis diligente, Sed por interparolo ne havis inklinon. Videble ian zorgon li sentis. Silente

Pasadis de manĝaĵoj kaj teleroj ŝanĝo, Kiam rompis enuan iron de tagmanĝo, 730 De gast' neatendita, subita enkuro;