Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Arbarist' eĉ tagmanĝofinon ne atendis, Kuris al mastro; montris mieno, staturo, Ke grava, nekutima novaĵo lin sendis. Ĉiuj al li okulojn turnis. Li respiris Iomete kaj: "Urso, Sinjoro!" nur diris. Reston ĉiuj divenis: el sia pranesto 17 En arbaron post Niemen, trasteliĝas besto, Oni ĝin persekutu; tion sciis ĉiu, Kvankam nek konsiliĝis, nek pripensis iu; 740 Kuna penso montriĝis en vokoj subitaj, Vivaj gestoj, diversaj ordonoj donitaj, Kiuj, el tiom buŝoj elirante kune, Tamen al unu celo rapidis komune.

"Vilaĝen rajdu! kriis Juĝist' al centulo 18 Tagiĝe morgaŭ ĉaso! ĉiu volontulo. Kiu iros kun lanco, de laboro tera 19 Kaj kvintaga servuto estos tutlibera".

"Selu grizulon, diris Ĉambelan ekkrie; Galopu mian domon kaj prenu el tie 750 Du hirudojn 20 la fame ĉirkaŭe konatan Hundoparon, Strapcina kaj Spravnik nomatan 21 Stopu al ili buŝojn kaj en sakon ligu, Kaj ĉi tien rapide sur ĉeval' venigu!" — "Vanjka! kriis al knabo Asesor' rus-tone, Larĝan glavon Sanguŝkan tuj akrigu bone; Vi scias, kiu estas de la princo dono; Kuglo estu en ĉiu ŝargaĵo ĉe l' zono!" — "Pafilojn, kriis ĉiuj, igu en pretecon!