Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO.


Adam Mickiewicz, la plej granda poeto de Polujo, naskiĝis, la 24-an de Decembro 1798, en Litvo, en urbo Nowogrodek (Minska gubernio), kie lia patro, posedanto de ĉirkaŭaja bieneto Zaosie, estis juĝeja advokato.

La poeto pasigis sian infanecon inter la natur-belecoj de sia patro-urbo kaj kreskis sub la influo de sia amata religia patrino. En j. 1807 la okjara knabo estis donita en la urban klasikan lernejon, administritan de pastroj Dominikanoj, kie oni uzis multe da libera tempo por ludoj, fizikaj amuzoj, eĉ por soldataj ekzercoj.

En la j. 1812-a du okazajoj el hejma kaj nacia vivo potence skuis la animon de l’ junulo: en monato Majo mortis lia patro kaj en Julio tramarŝis Napoleonaj kaj polaj armeoj tra Nowogrodek, irante kontraŭ Moskvo. Pri la impreso de ĉi-tiu militiro, kiun esperplene benis la tuta Polujo, la poeto en posteaj jaroj skribis al sia amiko Januszkiewicz: ,,Mi memoras bone la j. 1812... Mi estis tiam en funebra Vesto post la morto de mia patro. Mi staris sur la strato kaj rigardis la enirantan polan armeon kaj pro ĝojo mi ploris..." Nome tiun „printempon de l’espero“ koncernas la grandioza komenco de l’ XI-a Libro de „Sinjoro Tadeo" finiĝanta per la vortoj:

Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝ-vidajo bela! Mi, naskita sub jugo, vindita en fero, Havis nur unu tian printempon sur tero.

Post tiu ĝoja printempo venis longa, terura vintro, kun sangaj fantomoj de pereuloj el la granda armeo, treniĝantaj tra malvivaj, neĝekovritaj kampoj.

Fininte la gimnazion en j. 1815, M. iris por pluaj studoj en la ĉefurbon Wilno, kies pola universitato estis tiam flo-