Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ranta kaj posedis tutan serion da eminentaj fortoj sciencaj kaj pedagogiaj, kiuj donis al M. firmajn fundamentojn pri natursciencoj, lingvoj, literaturo, kaj vigligis lin al memstara laboro.

Inter la studentaro regis tiam plej noblaj tendencoj de virta vivo, diligenta laboro, amo al patrujo, kiuj koncentriĝis en la sekretaj unuiĝoj de t. n. Filomatoj kaj Filaretoj, en kies organizoj vive partoprenis la poeto. La idealaj amikaj interrilatoj estis tiel fortaj, ke ilian fadenon eĉ la posteaj registaraj persekutoj neniam kapablis disŝiri.

Post fino de la studoj en j. 1819 la juna M. fariĝis gimnazia instruisto en Kowno kaj tie li komencis verki siajn poeziaĵojn, kiuj, eldonite en du volumoj en Wilno (1822), enhavis „Balladojn kaj Romancojn", belegan poezian rakonton „Grazyna“ pri litva dukedzino, kiu, defendante la patrujon, heroe pereis, kaj krom tio ili enhavis du partojn de dramaj bildoj s. t. „Dziady“ (Avoj), en kiuj la poeto pentris la antikvan litvan moron de festo de mortintoj kajja historion de sia malfeliĉa amo al Maryla Wereszczaka. Ĝi estas prezentita tra ĉiuj plej subtilaj stadioj de melankolia medito, tra eksplodoj de korsento, maldolĉo, malbeno, minaco kaj indiferenteco ĝis perdo de konscio kaj frenezo. Tiuj du volumoj estis akceptitaj kun admiro de tuta Polujo kaj ili estis la anoncantoj de la nova granda romantika epoko en la pola literaturo, brilanta per la nomoj de Mickiewicz, Slowacki kaj Krasinski.

En la j. 1823 la poeto, liberiĝinte de sia instruista okupo, reaperis en Wilno inter siaj amikoj kaj kolegoj. Sed la feliĉo ne daŭris longe. La rusa kuratoro de l’ universitato, Novosilcov, malkovris la sekretajn unuiĝojn de l’ junularo. Sekvis amasaj revizioj kaj arestoj. Ankaŭ M. estis arestita kaj komenciĝis lia sesmonata mallibereco, dum kiu okazis lia nova spirita aliformiĝo: mortis en li la malfeliĉa amanto Gustav kaj naskiĝis Konrad, spirita ĉefo de l’ nacio, heroo de la postea III-a parto de „Avoj“. En Aprilo de l’j. 1824 M. estis liberigita, sed li restis ankoraŭ duonjaron en Wilno, atendante pluajn disponojn de l’ registaro, kiu fine transloĝigis la liberigitojn en malproksimajn lokojn de Rusujo. Ankaŭ M. devis forlasi sian amatan hejman Litvon, por ĝin neniam plu revidi. Por la poeto komenciĝis longaj jaroj de devigita migrado, dum kiu fortiĝis lia spirito kaj leviĝis al ĉiam pli altaj flugoj.

Lia unua vojaĝa etapo estis Petersburgo, kie la poeto konatiĝis kun la pola pentristo kaj religia mistikulo Oleszkiewicz, kiu ne restis sen influo sur lian postean animan staton. En Januaro de l’ jaro 1825 M. forlasis Petersburgon, vojaĝante en Odesson, kie li estis ricevonta okupon ĉe l’ liceo Richelieu; sed la loka registaro tion ne permesis. Do la poeto partoprenis en la Odessa societa vivo, studis lingvon italan kaj verkis siajn erotikajn „Sonetojn“, kies arta valoro estas tre granda, dank’ al la koncizeco de l’ lingvo, delikate pentritaj anim-agordiĝoj kaj la majstreco de l’ formo. — Frukto