Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de lia marvojaĝo al la Krimeo estis la „Krimeaj sonetoj", en kiuj potence regas la grandioza, minaca kaj sovaĝa naturo. La bildoj estas penetritaj de admiro kaj de seriozaj, profundaj pensoj.

Baldaŭ post la Krimea ekskurso la poeto vojaĝis Moskvon, por alpreni malagrablan por si devon de oficisto. Tie li eniras en rilatojn kun rondo da poetoj kaj scienculoj, interkoniĝas kun la granda rusa poeto Puŝkin, vizitas salonojn, ĉie agrable vidate kaj adorate pro sia simpla konduto, profunda menso kaj brila talento improviza.

En MoskVo (1827) la poeto finis kiel produkton de siaj zorgoj pri la nacia ekzisto, de personaj travivaĵoj, koraj doloroj, maltrankviloj kaj meditoj, la grandiozan poemon „Konrad Wallenrod“, pri la bataloj de la antikvaj litvanoj kun la ordeno de Kruckavaliroj. Duafoje la poeto,ne povanta paroli tute malkaŝe, reniris al la historio de Litvolando, por prezenti sur ĝia fono la potencon de l’ amo al patrujo, koncentritan en la animo de l’ heroo, konanta neniajn leĝojn, krom sia volo de potenco kaj savo de l’ patrujo. La poemo vekis grandan entuziasmon, ne sole pro la politika tendenco patriota, sed ankaŭ pro eminentaj artaj belecoj: riĉa fantazio, potenco de l’ sento, plastikeco de ĉefaj figuroj kaj majstra formo de l’ lingvo.

„Konrad Wallenrod“ ricevis la permeson de la iom pli liberala cenzuro en Petersburgo, kie la poemo aperis en j. 1828, sed baldaŭ turnis sur ĝin sian atenton la konulo de simboloj, persekutanto de la junularo en Wilno, Novosilcov. Li rimarkis la danĝerajn tendencojn kaj al la poeto minacis almenaŭ deviga ekzilo en pli malproksimajn guberniojn de Rusujo.—Dank’ al helpo de influaj amikoj M. ricevis la permeson, forvojaĝi en eksterlandon aŭ pli ĝuste vagi for de la patrujo ĝis fino de l’ vivo.

Forlasinte en Majo de l’ j. 1829 Rusujon el Kronstadt, la poeto vojaĝas Berlinon kaj aŭskultas prelegojn de l’ filozofo Hegel, ne alprenante tamen liajn abstraktaĵojn. Poste M. vizitas Drezdenon; en Praha li konatiĝas kun la bohema poeto Hanka, kaj en akompano de sia amiko Odyniec li rapidas al Wejmar, por saluti respektplene la maljunan grandan kreinton de „Faust“. Poste M. veturas tra Svisujo kaj la ĉefurboj de Italujo en Romon, kies potenca impreso superis ĉiujn ĝisnunajn impresojn de vojaĝo.

La j. 1830 la poeto pasigas en Svisujo, revenas en Romon, kie lin atingas la sciigo pri Ia revolucio en Polujo. En j. 1831 li serĉas en Parizo vane la eblecon por veturi Varsovion, do li vojaĝas almenaŭ en la prusan Polujon, kaj ne povante transiri la limon, gastas tie kelkajn monatojn kaj vidas arojn da polaj elmigrantoj, kiuj post la malfeliĉa fino de l’ pola milito, iris en Francujon.

En j. 1832 M. vojaĝas Drezdenon, kie li komponas sian plej alteflugan ĉefverkon, la III-an parton de „Dziady“,