Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estantan eksplodo de elementa inspiro, kiu atingas Prometean altecon en la ribelo kontraŭ Dio, kiu rigardas indiferente la turmentojn de milionoj. La poeto Konrad sentas sian potencon super la naturo, koncentrigas en sia koro ĉiujn suferojn de l’ nacio kaj fiere postulas la regadon de animoj, por savi sian popolon. Dio anoncas sub mistera signo al Polujo la savonton, sed ne al li, nur al sia humila servisto, la pastro Petro, kiu havas vizion de l’ estonteco. — Baldaŭ poste sekvas „Libroj de l’ nacio" kaj «Libroj de pola pilgrimeco" kiuj montras al la popolo la vojon de interna renaskiĝo, kaj apogas sin sur la kredo pri reviviĝo de Polujo, post ĝia martireco, en la estonta homaro renaskita, fratigita kaj repacigita kun Dio.

En la sama j. 1832 la poeto loksidiĝas en Parizo. Post la travivitaj anim-skuoj, evitante la bruegon de l’ urbo kaj la disputojn de emigraciaj partioj, M. serĉas trankvilon en la rememoroj de K infaneco, tiu lando „sankta kaj pura, kiel unua ekamo“. Li turnas sin al ĝi per ama rigardo, por ĉerpi el tie balzamon por propraj kaj samlandanaj suferoj. Tia estas la psikologia genezo de lia eposo «Sinjoro Tadeo“, kiun li komencis verkien Decembro de l’j. 1832 kaj finis en Februaro 1834, kaj al kiu ni ankoraŭ revenos, por priparoli la ĉefverkon iom pli Vaste.

Oni povas diti, ke kun „Sinjoro Tadeo“ finiĝas la poezia agado de M. La fundon de lia animo okupas nun la nesolvitaj taskoj kaj demandoj naciaj kaj individuaj kaj la studado de mistikaj verkistoj. — En Julio 1834 la poeto edziĝas kun fraŭlino Celina Szymanowska. Kiam lia familio komencis pligrandiĝi sekvis materialaj zorgoj pri vivtenado. La poeto Verkas do en lingvo franca du dramojn "Jakob Jasinski“ kaj „Baraj Konfederatoj", kiuj tamen ne estis prezentitaj sur la pariza scenejo kaj fine preskaŭ tute perdiĝis ĉe la teatrodirektoroj, tiel ke restis nur kelkaj fragmentoj. — Ricevinte la katedron de latina literaturo en Lozano (Svisujo), M. prelegas tie dum la akademia j. 1839—40, kaj li estas alvokita tuj poste en Parizon kiel profesoro de slavaj literaturoj ĉe „Collège de France", kie li ravas sian vastan aŭdantaron per sincera inspiro, kiu lin eĉ por momento ne forlasas.

En j. 1841 aperas en Parizo la mistikulo Towianski, kiu tute gajnas la poeton por siaj ideoj. La lecionoj de l’poeto fariĝas prelegoj pri mesianismo, pri nova historiozofio, nova filozofio, nova historio kaj antaŭ ĉio pri idealo de nova homo. Per titanaj anim-streĉoj M. formas sintezojn de l’ pasinteco, nuneco kaj estonteco kaj starigas ilin antaŭ la popolo kaj homaro kiel voj-montrilon. En j. 1844 la franca registaro donas al li devigan forpermeson kaj por la granda homo komenciĝas malĝojaj tagoj; li batalas kun mizero, sed li restas fidela al sia misio.

Kiam en j. 1848 venis la falsa printempo de popoloj, M. rapidas Romon, por emigi la novan papon Pion IX, ke li