Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malkaŝe elpaŝu kiel defendanto de premataj popoloj. Ne trovinte aŭskulton li formas polan leĝionon, batalontan por libereco de Italujo kaj tramarŝas triumfe la tutan landon de Romo gis Mediolano. Reveninte Parizon li fondas la gazeton „La tribune de peuples" kun tendenco demokrata.

En j. 1852 M. ricevas formalan eksigon kiel profesoro de Collège de France, por kio oni al li donas oficon de bibliotekisto en la Arsenale. La poeto tamen ne ĝisvivas trankvilan maljunecon. En j. 1855, post eksplodo de l’ orienta milito, li aperas en Konstantinoplo, por formi legionon, kaj fariĝas viktimo de la reganta ĥolero. Li mortis la 26-an de Novembro 1855, kiel soldato sur posteno, restinte ĝis la lasta momento en servo de l’ patrujo kaj de l’ homaro. Lian korpon oni transveturigis en Parizon kaj enterigis sur tombejo Monmorency. En julio 1890 li ekripozis en la reĝaj katakomboj sur Wavel en Krakow.

„Sinjoro Tadeo aŭ lasta „zajazd“ [1] en Litvo, nobela historio el j. 1811 k. 1812, en dekdu libroj verse de Adam Mickiewicz“, estas la modesta titolo, kiun Ia poeto donis al sia eposa ĉefverko. Li intencis komence komponi "idilian poemon en speco de Hermano kaj Doroteo", sed dum la verkado la kadroj disvastiĝadis ĉiam pli, ĝis fine M. donis tutsolan en la moderna literaturo grandan poemon,[2] temo, historia momento kaj vivoplenaj figuroj de tuta malaperinta socio — kunmetis tutaĵon, pentritan kun Homera plastikeco kaj kun Olimpa trankvilo kaj sereno. La poeto prezentas la pasintecon, en kiu al li ĉio estas konata kaj kara, mondon kiu enhavis ĉiujn kondiĉojn de poezieco kaj kiu, vidate tra l’ prismo de hejmsopiro, vestiĝis per ĉarmo; tial ĉio estas en ĝi viva, klara kaj perfekta. Ĉar la poeto enfermis la tutaĵon sur malgranda spaco kaj en tre mallonga tempo (la tuta simpla agado de la unuaj dek libroj okazas en 5 tagoj, de vendredo gis mardo, kaj la du lastaj libroj okupas ne plenajn 24 horojn), do la poeto povis per siaj

preskaŭ dekmil versoj priskribi ĉion tiel vaste, neniun kaj

  1. En la esperanta titolo mi tradukis la vorton „zajazd“ per „armita posedopreno", ĉar ĝi ne signifas simplan invadon (najazd), sed rajtigitan plenumon de juĝa verdikto per kolektitaj privataj fortoj armitaj.
  2. La germana filozofo Nietzsche, kreinto de Zarathustra, skribas en sia antaŭnelonge eldonita korespondado al sia amiko Overbeck: „Ĉu vi konas Sinjoron Tadeon de Mickiewicz, en traduko de Lipiner? Mi konfesas, ke mi estas plena de miro, ke en niaj tempoj povis aperi tia poemo. Mi ne scipovus en la literaturo de nia centjaro trovi ion egalan al Sinjoro Tadeo, laŭ riĉeco, enhavopleno kaj simpleco de anim-agordiĝoj, ankaŭ rilate al stranga ĉarmo poezia".