nenion preterlasante. Per belegaj koloroj kaj kun granda vereco estas pentritaj magnatoj kaj nobeloj, kampuloj kaj, judoj, ilia vivo en palacoj, biendomoj kaj kabanoj, ĉe laborodistriĝo kaj preĝo. La granda poeto prezentas la tutan kulturon, kutimojn, dezirojn kaj aspirojn de sia litvopola hejmlando. Same precize kaj belege li pentras la tutan naturon: la ĉielon kun astroj kaj nuboj, kaj la teron kun torentoj kaj lagetoj, kun bestoj sovaĝaj kaj hejmaj, kun arbaroj, grenkampoj kaj herbejoj, kun ĝardenoj, fruktarboj, legom-bedoj kaj floroj. ĉio estas en la verko mirinde bele interligita kaj nenio estas en ĝi malnecesa.
La poemo ne estas heroa en la kutima senco de l’ vorto. Sinjoro Tadeo, doninta kiel ĉefa amanto la nomon al la komence intencita idilia poemo, ne estas heroo, sed kiel la Goethea Hermano nur brava, bona junulo; ĉefa persono de la tuta agado estas la tragedia figuro de Jacek Soplica, kaŭzinto de l’ konflikto inter du familioj kaj ĝia viktimo; efektiva ĉefa objekto kaj kune heroo de l’ eposo estas la tuta popolo en sia propra, originala vivo, en sia honesta, bona naturo, en sia serena, bela karaktero, en sia tuta amo al patrujo kaj en la preteco de oferiĝo por ĝi. Alte super la sfero de idilia amo, kiu ligas kaj interesas precipe la geamantojn kaj iliajn zorgantojn, super la sfero de grava konflikto inter du familioj, kiu interesas la ĉirkaŭaĵon, la tutan distrikton, alte super tiuj hejmaj kaj interfamiliaj rilatoj, staras en „Sinjoro Tadeo" sfero tria, plej alta kaj plej larĝa, kiu ligas la rakonton kun la intereso de l’ tuta nacio: dum la tuta rakonto ĉiuj okuloj turniĝas esperplene trans la riveron Njemen, kie staras, apud limo de Litvujo, la armeo de Napoléon, la longe atendita liberigonto de tuta Polujo. La popolo prepariĝas por lia akcepto kaj la junuloj rapidas en liajn vicojn. Ĉe l’ fino de la poemo la oraj kaj arĝentaj agloj aperas efektive en Soplicowo kaj la idilia rakonto alprenas karakteron, indecon kaj grandecon de nacia epopeo.
La politika situacio de Polujo, kiun ni donas por pli bona antaŭorientigo de legantoj, estis la sekvanta: En j. 1795, post la lasta dispartigo de Polujo inter la tri najbarajn regnojn, multaj polaj patriotoj forlasis la patrujon, por agi eksterlande por la restarigo de la perdita libereco. La generalo Henryk Dabrowski iris en Italujon, kie militis Francujo, kaj li intertraktis (1797) kun Napoléon Bonaparte pri formado de pola armeo, kiu estis helponta al Francujo kaj poste penetronta en Polujon, por restarigi ĝian sendependecon. Multaj polaj milituloj sekvis la flaman alvokon de Dabrowski kaj tiel estis formitaj la famaj polaj legionoj, kiuj sub komando de Dabrowski kaj Kniaziewicz verŝis la sangon por Francujo en Italujo, Germanujo, Hispanujo, atendante la momenton, kiam Napoléon helpos al ili en la batalo pri sendependeco. En la paco de Luneville (1801) Napoléon ne