memoris pri Polujo, kaj li sendis baldaŭ grandan parton de la legionoj sub komando de princo Jablonowski kontraŭ la ribelantaj negroj en San Domingo. Nur post la eksplodo de franc-rusa milito en j. 1806 Napoléon rememoris siajn polajn aliancanojn. Dabrowski ree milithelpis al N. kaj post la batalo ĉe Jena li enmarŝis en Poznanion. Dum la paco de Tilzit (1807), Napoléon, indulgante Rusujon, faris nur el parto de prusa Polujo la sendependan Varsovian Grand-duklandon. La poloj esperis, ke post milito kun Rusujo Napoléon tute reunuigos la dismembrigitan patrujon; kaj efektive en j. 1812 li elmarŝis kun siaj armeoj kontraŭ Moskvo, sekvate de polaj soldataroj sub komando de marŝalo Józef Poniatowski kaj generalo Dabrowski. Enpaŝinte en Litvon, Napoléon anoncis, ke li faras sian duan polan militon. La lastaj du libroj de „Sinjoro Tadeo“ prikantas la ĝojan tempon, kiam la polaj generaloj aperas kun siaj armeoj en Litvo.
La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ ne ebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis pensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en j. 1916 kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia „El Parnaso de popoloj",tiam tentite de samideano S. K., post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi-tiu Verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi rakontis al li ĉi-tion kaj mi montris la tradukitajn fragmentojn, solajn kaj lastajn laŭ mia opinio. Tiam mi ricevis la respondon: „Traduku la tutajon". Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi ĉe ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en Decembro de l’ j. 1916 la tradukadon, kun malfido ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte, mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprim-manieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgraŭ mia malbona sanostato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj anim-fortoj, por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantistaro en la konvinko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero.
La tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kaj la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon. Kvankam la esperantaj vortoj estas ĝenerale pli longaj ol la polaj, la fleksebleco kaj elasteco de Esperanto permesis al mi koncizigi la lingvon kaj konservi la formon de l’ originalo preskaŭ sen pliigo de versoj; nur en kelkaj lokoj oni trovos verson aldonitan, kiu tiakaŭze ne estas nombrita en la dekversa kalkulado.
En lingvo E, kiu havas konstantan akcenton, verso ĉiam egalritma, en granda eposa verko kiel „Sinjoro Tadeo“