Saltu al enhavo

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estus unutona kaj ĝi ne transdonus la muzikon de l’ originalo. La skemon de la uzata verso 13-silaba, kun konstanta akcento nur sur la 6-a kaj 12-a silabo, mi donis jam en „El Parnaso". La leganto baldaŭ alkutimiĝos kaj sentos kiel moviĝeme la ritmo sekvas la penson kaj kiel bele ĝi ilustras la enhavon: Ekzemple kiam en L. XII v. 855 la suno, kun osceda hiatuso


"Ekdormante, per varma aero ekspiras",


la ritmo kvazaŭ „balancante, kantante ĝin lulas al dormo"; sed jen formiĝis legionoj (L. XII v. 720)


„Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj".


Ĉe la tradukado mi ofte devis admiri, kiel sonopentraj estas la vortoj de Esperanto. Tute fidela, preskaŭ laŭvorta traduko permesis konservi ankaŭ la poezian onomatopeon de l’ originalo, kiel la atenta leganto rimarkos tion en la Koncerto de Jankjel, en la Tempesto, en la Ĉaso k. t. p.

Mi intencis doni la verkon kun portreto de l’ poeto kaj kun 24 ilustraĵoj de Andriolli. La nuna tempo, kiu multoble pligrandigis ĉe ni la eldonokostojn, tion jam ne permesis. Eble iam mi prosperos aperigi apartan albumon.

Al la Esperantista Rondeto, kiu dum la malfacila milita tempo per sia helpo ebligis la eldonon de l’ verko, mi esprimas mian plej koran dankon.


La tradukinto.


Varsovio, en Februaro 1918.