Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam ĉe fajr' ĉasista, sur monto Ponara, Li kuŝis sur la ursa felo vilohara Kaj aŭskultante kantojn de saĝa Lizdejko Kaj per Viljo aspekto kaj bru' de Vilejko Dormlulite, li sonĝis pri la lupo fera, 10 Kaj vekite, laŭ dioj ordono supera Fondis Viln' urbon (3) kiu sidas en arbaro, Kiel lup' inter uroj, aproj kaj ursaro. l ĝi, kiel el roma lupino reĝidoj (4) Eliris Kejstut, Olgerd kaj la Olgerdidoj Grandaj ĉasistoj, same gloraj kavaliroj, En postkuro de bestoj kaj en militiroj, Al ni ĉasista sono malkovris misteron, Ke Litvo bezonados arbarojn kaj feron.

Arbaroj! vin rigardis al ĉaso veninta 20 Lasta reĝ' en Vitolda kolpako la pinta, Feliĉa Jagellona lasta militisto (5) Kaj en Litvo la lasta monarĥo ĉasisto. Hejmlandaj arboj miaj!, se dispono Dia Permesos rehejmiĝi, amikaro mia, Ĉu vin mi trovos ree?, ĉu vivas en sano Vi, ĉirkaŭ kiuj rampis mi, kiel infano...