Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu vivas grandegulo, Baŭblis ĝia nomo (6) Kies jarcenta kavaĵ', kiel bona domo, Por dekdu homoj estis vespera manĝejo? 30 Ĉu floras bosk' Mendoga, ĉe paroĥpregejo? (7) Tie en Ukraino, ĉu ankoraŭ bruas Ĉe dom' de Holovinski, kie Rosjo fluas, Tilio diskreskinta, ke sub ombro ĝia Centpare iris dancon junular' gracia?

Monumentoj vi niaj! Vin, kiom en jaro Forhakas komercistoj, moskva registaro! Ne lasante azilon al la birdoj kantaj Nek al bardoj, la ombron kiel bird' ŝatantaj. Ja tili' Ĉarnolesja al Jano sentema (8) 40 Inspiris multajn rimojn kverko babilema Al bard' kozaka tiom da mirakloj kantas (9) Arboj miaj, kiome mi al vi ŝuldantas! Pafisto forkuranta mokojn de kolegoj Pro maltrafita besto, sub viaj branĉegoj Mi ĉasis revojn; kaj en sovaĝregiono, Forgesinte la ĉason, mi sidis sur ŝtono; Ĉirkaŭe brilis griza musko surverŝita Blumalhele per nigra bero dispremita