Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj tie flagris ruĝe erikaltaĵetoj 50 Kun ornam' el koralaj vakciniperletoj. Malhel' ĉirkaŭe; supre branĉoj sin etendis Kaj kiel verdaj, densaj nuboj suben pendis; Vent' furiozis super arkaĵ' nemovata, Per ĝemo, hurlo, krako, frakas' tondrobata. Stranga, surdiga bruo! super kapo mia, Kvazaŭ estus pendanta la maro furia.

Malsupre urbruinoj kvazaŭ renversita Kverko, kiel grandega trabaĵo rompita; Kaj sur ĝia apogo leviĝas kolone 60 Branĉaraj trunkoj, traboj putrintaj duone, En ĉirkaŭbar' de herboj. Kun terur' vi vidas: Arbaromastroj meze de l' teraso sidas: Aproj, ursoj kaj lupoj; jen kuŝas ĉe fostoj Post nesigardaj gastoj ekmorditaj ostoj; Iam elŝprucas supren tra herbo verdanta, Kiel fontan' du kornoj de cervo kuranta, Kiu brilas tra arboj per flaveta strio, Kiel estingiĝanta en arbar' radio.

Ree silent' malsupre. Pego surabie 70 Frapetas, poste flugas, malaperas ie, Sed ne ĉesas per beko frapi en kaŝloko, Kiel infano serĉi invitas per voko. Sciur' tenanta nukson pli proksime sidas, Mordas; vosteto pendas super la okuloj, Kiel plumtufo super kask' de kirasuloj: Malgraŭ ŝirmil' atentas ĝi, kaj se ekvidas Gaston, saltas plej lerta el arbarsaltuloj De la arbo sur arbojn, fulmrapide; en fino Ĝi nevideble kaŝas sin en trunkosino, 80 Kiel revenas hejman arbon driadino (10) Ree mallaŭte.