Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Branĉo skuiĝis puŝita Kaj inter la sorpuja berar' disŝovita Ekbrilis pli ol sorpoj, vizaĝo ruĝhela. Berojn, nuksojn kolektas junulino bela. En bastan korbon metas ŝi la kolektatajn Vakciniojn, kiel ŝia buŝo skarlatajn. Briletajn nuksojn kaptas fluge la virino.

Ĵus ili aŭdis kornojsonon, hundbojadon 90 Kaj divenis proksime venantan ĉasadon. Do ambaŭ timoplene en densaj branĉetoj For malaperis, kiel arbaraj dietoj.

Soplicovo moviĝas, sed nek hundojbojo, Ĉevalojheno, knaraj kaleŝoj sur vojo, Nek de trumpetoj ĉasosignalo donita, Povis tiri Tadeon el sternaĵo lita. En vest' falinte liton, dormegis la homo Kaj neniu ekpensis serĉi lin tra l' domo. Ĉiuj mem okupite, laŭ ordon' rapidis 100 Pri dormul' forgesinte, foreston ne vidis.

Li ronkis. Tra l' aperto fenestrokovrila Eltranĉita korforme, enfalis sunbrila Fajrokolono, rekte al frunto kaj buŝo De volanta ankoraŭ dormi Tadeuŝo. Li turniĝis, ŝirmante sin. Ĵus frapo ia Lin vekis. Gaja estis revekiĝo lia. Li estis birde vigla, facile respiris Kaj sentis sin feliĉa, al si ridetante; Pri ĉio okazinta hieraŭ, pensante. 110 Li sentis korbatadon, ruĝiĝe sopiris. Li rigardis fenestron: miraĵoj! En klaro De tiu koro, brilis hela okulparo, Tre larĝe malfermita, al rigard' simila, Kiu penetras ombrojn el taglumo brila. Kaj li vidis: maneto, kvazaŭ ventumilo Al sun' turniĝis, kiel okulojŝirmilo; Fingretoj direktitaj al roza sunhelo, Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo; Scieme disklinita buŝo kun dentetoj, 120 Kvazaŭ inter koraloj lumantaj perletoj;