Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vangoj, kvankam ŝirmitaj per roza manplato Flamas mem, kiel rozoj, per viva skarlato.

Tadeo, ĉe fenestro en ombro kuŝante Kaj belegan aperon super si vidante Preskaŭ sur la vizaĝo, ne sciis, ĉu tio Estas vere maldormo, aŭ sonĝa vizio Pri aminda, helbrila infana vizaĝo, Kiun sonĝe ni vidis en senkulpa aĝo. Vizaĝeto kliniĝis, li time kaj ĝoje 130 Tremante, ha! ekvidis precize, refoje, Rememoris, rekonis mallongan hararon Volvitan en neĝblankan papilotojaron, Kiel arĝentaj silikvoj, ili sunobrile Lumis al kron' sanktula en bildet' simile Li eksaltis; vidaĵo pro krako timplene Forflugis, malgraŭ lia atend', senrevene. Nur aŭdiĝis denove trifoja frapado Kaj la vortoj: "Leviĝu, tempo por ĉasado! Vi malfruos". Li saltis el lit', ĉe foriro 140 Puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniro Kaj malfermitaj flankoj ekbatis la muron; Li elsaltis, rigardis kun konfuzo, miro, Sed nenia postsigno perfidis forkuron. Proksime al l' fenestro estis fruktarbara Baril': sur ĝi lupoloj kun krono florara Ŝanceliĝis, puŝitaj de manet'? aŭ vente Movitaj?.Li rigardis longe kaj atente. Ne kuraĝante iri ĝardenon, ĉe bara Palisar' apogite, li levis silente La okulojn kaj fingron al buŝo alpreme 150 Metis silentordone, ke vort' rapideme Ne rompu la silenton; poste frunton frapis Li, kvazaŭ al memoro dormanta, admone, Fine ekmordis fingron, ĝis sango sin skrapis Kaj kriis laŭte: "Prave al mi, tiel bone!"

En domo bruoplena nur antaŭ momento, Nun estis kvazaŭ tomba, obtuza silento.