Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj iris en kampon. Tade' alturnetis Orelojn kaj al ili manojn tube metis; Aŭskultis, ĝis alportis vento el arbaro 160 Trumpetsonojn kaj kriojn de la ĉasistaro.

Lia ĉeval' en stalo atendis selite. Li preninte pafilon, kiel obsedite Galopis al drinkejoj, kie ĉe kapelo, Matene kolektiĝis anoj de ĉaspelo.

Du drinkejoj duflanke ĉe l' voj' kliniĝante, Staris kvazaŭ fenestre al si minacante; Malnova estis juĝe kastela hedero; Nova, spita konstruo, Soplica posedo. Tiu, kvazaŭ heredo propra de Gervazo 170 En ĉi tiu ĉe tablo prezidas Protazo.

Nova drinkej' ne estis interesekscita; Malnova, laŭ antikva model' konstruita, Kiun elpensis iam Tiraj ĉarpentristoj (11) Kaj poste judujanoj disportis surtere: Konstruospeco, kiun fremdaj konstruistoj Ne konas; ni de judoj ĝin heredas pere.

Fronto kiel arkeo, kaj posto — sanktejo; Arke', kvazaŭ de Noe kvarflanka bestejo, Konata nun vulgare laŭ nomo de staloj 180 Kaj en ĝi bestoj: bovoj, bovinoj, ĉevaloj, Barbaj kaprinoj; supre da birdoj kolektoj, Ankaŭ rampuloj pare, ne mankas insektoj. Posta part' kiel stranga sanktejo; konstrue Memoriĝas laŭ vido, templo Salomona, Kiun metiosperte starigis unue Hiramaj ĉarpentistoj sur monto Siona (12) Nun judoj ĝin imitas en siaj lernejoj, Lernejmodelon sekvas staloj kaj drinkejoj,