Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El tabuletoj, pajlo: tegment' pintigita, 190 Ĉifaĵa, kiel juda ĉapo difektita. El supro ŝpruce levas randojn galerio Apogitajn sur ligna kolonojserio. Kolonar', kio estas miraĵ' arĥitekta, Daŭras, kvankam duone putrinta, malrekta, Kiel en Piza turo (13) , sed ne laŭ modeloj De grekoj, ĉar sen bazoj kaj sen kapiteloj. Super kolonoj pendas randduonarkaĵo, Ankaŭ ligna, de gota arto imitaĵo. Supraĵe artornamoj, ne per skulptĉizilo, 200 Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpenthakilo, Kiel brakkurboj de la kandelabr' sabata; Fine pendas globetoj, kvazaŭ la butono, De la judoj dum preĝoj frunte pendigita Kaj kiun oni nomas "cices" (14) en ĵargono. Malproksime, drinkejo malrekta, ŝancela, Kvazaŭ preĝanta judo balancas per kapo; Taŭza pajlaĵo — barbo, tegment' kiel ĉapo, La fulgaj muroj kiel nigra teg' mantela, Kaj kiel "cices" frunte — skulptaĵo antaŭe.

210 Drinkejpartoj laŭ juda lernejo ankaŭe Kun ĉambretoj malvastaj, longformaj, unua Parto por gesinjoroj, kiuj vojaĝadas; Kaj en grandega halo ĉe muroj en dua Multpiedaj, malllarĝaj lignaj tabloj staras Kun malaltaj al tablo similaj benketoj, Kiel idoj al patro.

Ronde, sur seĝetoj, Sidas parte kampuloj, nobeletoj parte, Ĉiuj vice; nur sidas ekonom' aparte. Post frumeso, ĉar estis dimanĉ', el kapelo 220 Ili venis distriĝi, trinki ĉe Jankjelo. Antaŭ ĉiu ŝaŭmis kaliko griza, branda;