Drinkejistin' kuradis kun botelo granda. Farmisto Jankjel portis longan sarafaron Ĝis ter', kun hoketingoj arĝentaj; li manon Unu al sia nigra silka zono metis, Per dua sian grizan barbon glatumetis; Li ĉirkaŭe rigardis, disponis, salutojn Faris al enirantoj, ĉe gastoj diskutojn Komencis, kverelantojn li emigis pace, 230 Sed servis al neniu, irante senlace. Konata pro honesto, judo maljunulo De jarmulto drinkejon farmis; sed kampulo Neniu, nek nobelo en bieno plendis. Ĉar kial? Li drinkaĵojn ĉiam bonajn vendis; Li kalkulis sigarde, tamen sen trompeco, Ne malhelpis gajiĝon, sed sen ebrieco! Li ŝatis tre amuzojn kaj oni solenis Ĉe li edziĝojn, baptojn; en dimanĉo venis El vilaĝo drinkejon, laŭ lia dispono, 240 Muzik kun sakfajfiloj kaj basviolono.
En muziko famigis lin granda talento; Kun cimbalo, de sia popol' instrumento, Iam li domojn iris, per lud' mirigante Kaj per kantoj; ĉar estis li tre lerta kante, Havis sufiĉe puran elparolon polan Kaj precipe ekamis kantaron popolan: Li alportis, farante trans Njemen veturojn Kolomijkojn el Haliĉ, varŝavajn mazurkojn (15) Famo, ne ĉiam certa, ĉirkaŭe kolportis, 250 Ke li el eksterlando unue alportis Kaj disvastigis tiam, en distrikta rondo Kanton, faman hodiaŭ en la tuta mondo, Kiun unuafoje, sur ter' de Aŭzonoj (16) Ludis polaj trumpetoj de la legionoj. Kanta talent' en Litvo akiras la amon