Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe la homoj kaj donas riĉecon kaj famon. Jankjel, havante glorosufiĉon kaj monan, Pendigis ĉe la muro cimbalon belsonan, Eklokiĝis kun idoj en drinkej' biena, 260 Krome, en urbo estis li helpant' rabena, Ĉie agrabla gasto, doma konsilanto. Li estis ankaŭ sperta grenkomerckonanto Kaj riverŝipa, kio vilaĝe tre gravis; Kaj li ankaŭ de bona polo famon havis.

Li kverelojn, eĉ sangajn, pacigis unue Inter ambaŭ drinkejoj: ambaŭ farmis plue; Lin estimis egale malnovpartianoj De Horeŝko kaj ankaŭ Soplicaj domanoj. Lian aŭtoritaton respektis Ŝlosisto 270 Minacema, kaj ankaŭ kverelant' Vokisto; Antaŭ li kvietigis kolerojn Gervazo, Minaca mane, kiel per lango Protazo.

Gervaz', foresta, iris ĉaspeli la urson. Ne volante, ke gravan, danĝeran ekskurson Faru sole la Grafo, nesperta junulo, Li iris por konsilo kaj defendokazo.

Nune, plej for de sojlo, anstataŭ Gervazo, Inter du benkoj, sidis en drinkejangulo Honora (17) , pastro Vermo; la lokon elektis 280 Jankjel por li. Videble, ke li tre respektis Bernardinon, ĉar kiam li sole ekvidis Mankon en lia glaso, li tuj alrapidis Kaj julian mielon alverŝi ordonis. Laŭ dir', kun Vermo ili junece sin konis, Ie fremdlande. Vermo ofte dum vesperoj Lin vizitis, sekrete pri gravaj aferoj Kun judo konsiliĝis, laŭ dir': kontrabanda Komerc'; sed tio ŝajnas kalumnio granda.