Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Verm' je tabl' apogata diskutis, nobeloj 290 Ĉirkaŭ, aŭskultis lin per atentaj oreloj Kaj nazojn al monaĥa klinis tabakujo; Flarante, ili ternis kvazaŭ el pistujo.

"Ho! Reverendissime" (18) , Skoluba terninte Diris, tabako iras la kapon ĝispinte! Ekde mi nazon portas (li glatis la nazon, Ternis), mi tian flari ne havis okazon; Vere monaĥa, certe kun Kovna sigelo, Urbo, fama en mondo, pro tabak', mielo (19) Mi estis tie..."Vermo enmiksis: "Por sanoj 300 De ĉiuj viaj moŝtoj, sinjoroj litvanoj! Koncerne la tabakon, ĉi tiu devenas El pli fore, ol moŝto Skoluba divenas: Paŭlinoj de Hela Mont' monaĥej' malnova Tian tabakon faras en urb' Ĉenstoĥova (20) Kie estas la bildo per mirakloj fama, De Virga Dipatrino, Reĝino ĉiama Pola, nomata ankaŭ de Litvo Dukino, Jes, Ŝi portas ankoraŭ kronon de reĝino, Sed en Litva Duklando la skismo (21) eknestis!" 310 "El Ĉenstoĥovo? diris Vilbik, tie estis Mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro. Ĉu vere, ke en urbo nun gastas francaro, Rabi trezoron, templon ruinigi volas? Ĉar Litva Kuriero (22) pri tio parolas". "Ne vere, diris Vermo, ĉar franca majesta Moŝt', katoliko estas, modele honesta.