Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Papo lin unktis, ili vivas en konkordo Kaj konvertas la francojn, ĉe kiuj la ordo Iome difektiĝis. Ĉenstoĥovo, vere 320 Donis multan arĝenton el trezor' ofere Al patrujo, Polujo; laŭ ordono Dia. Liaj altaroj estas trezorej' nacia. Ja en Duklando, pola armeo laŭ scie Kalkulas jam cent miloj, baldaŭ estos plie. Kiu pagos armeon? ĉu ne litvanaro? Sed vi nur monon donas por la moskva caro" "Ne donas, kriis Vilbik, oni prenas forte". "Bonfaranto — aŭdiĝis kampul' humilvorte, Kliniĝinte al pastro, skrapis kapoŝelon: 330 Mizero nur duone premas la nobelon; Nin ili senhaŭtigas" — "Kampul'!, kriis laŭte Skoluba, vi kutimis tion kaj senhaŭte Vivas plu, laŭ angilo; sed noble naskitaj Al oraj liberecoj ni kutimigitaj!" Egalis ja nobelo, sur kampet'.malgranda... ( "Jes — kriis ĉiuj — al la vojevodo landa!") Nun, ili nobelecon neante, ordonas Serĉi paperojn, ilin esplori proponas". "Pri vi, kriis Juraha, afer' malpli grava, 340 Kampul' nobeligita vi estas praava, Sed mi el princoj! Ili demandas pri tio, Kiam mi nobeliĝis? memoras nur Dio! Moskvul' demandu kverkon iru en arbaron Kiarajte ĝi kreskas super arbustaron". "Princ', diris Jagjel, vi nin imponi ne pravas. Ĉi tie pli ol unu domo mitrojn (23) havas". "Vi havas en blazono krucon, jen kaŝita Alud', kriis Podhajski, al gent' neofita" (24) "Fals'! interrompis Birbaŝ, mia grafa krono 350 Tatara, havas krucojn super ŝipblazono". Poraj (25) mitro orkampa princblazono, laste