Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rakontoj pri Samo estas tute izolitaj en la antikva historio de l' okcidentaj slavoj. Ĉiuj ceteraj faktoj de tiu ĉi historio estas kovritaj de densa mallumo, kaj la historio de la disvastiĝo de slavoj okcidenten, de Vistulo ĝis Elbo, estas tute nesciata. Ni povas nur konstati, ke la slavoj okupis tiujn ĉi lokojn post la germanoj, lasis ilin, kredeble baldaŭ post ilia foriro, ĉar ili konservis kaj transformis siamaniere la antaŭajn germanajn nomojn de la lokoj. Ekzemple, apud Oder loĝis iam la germana gento-silingoj. Tiu ĉi gento foriris de tie kune kun la vandaloj kaj svaroj en Hispanujon en 406 p. Kr. Sendube, la slavoj venis en la lokojn, lasitaj de silingoj pli frue, ol la memoro pri ili estis forgesita, ĉar ilian landon ili nomis Silezujo (Silingujo).

Tiamaniere, oni devas pensi, ke la spaco inter Vistulo kaj Oder estis okupita ne pli malfrue, ol en la V centjaro. Pli okcidente, ĉe Elbo, la lokoj de la estonta kolonio de baltikaj slavoj ankoraŭ en la VI centjaro prezentis vastan senpopolan dezerton. En la VII centjaro, de Elbo ĝis Oder ni trovas koloniojn de la okcidentaj serboj, kiel oni povas supozi laŭ la rakontoj pri Samo; sed pli kredindaj sciigoj pri slavaj kolonioj norden de tiu ĉi strio ĝis la maro malestas ĝis la VIII centjaro.