Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kuvraton sin liberigi de l' avara jugo. En la regado de unu el la malfortaj posteuloj de Heraklio — Konstantino Pogonato, Asparuĥo, filo de Kuvrato, devigis cedi al si (679) la tutan landon inter Danubo kaj Balkanoj, en kiu jam preskaŭ en daŭro de centjaro loĝadis la slavoj. Submetinte la loĝantajn tie slavajn gentojn, la bulgaraj venkintoj baldaŭ tute miksiĝis kun ili kaj donis al ili sian nomon.

Samo kaj la okcidentaj slavoj. Sur la norda limo de la avara lando ankoraŭ unu fakto, tre grava por la slava historio, estas ligita kun la malgrandiĝo en la VII centjaro de l' avara potenco. Tiu ĉi fakto restis tute nesciata de bizantiaj kronikistoj; nur la franka kronikisto Fredegar komunikas ĝin al ni. Tamen la signifo de tiu ĉi fakto estas tiu sama, kiel de suprediritaj faktoj sur la Balkan duoninsulo. Ni sciiĝas, ke unutempe kun la kroatoj, serboj kaj bulgaroj, sed sen helpo de Bizantujo, kontraŭ la avara jugo ribelis la slavoj de la tuta nordokcidenta limo. Fredegar rakontas, ke en 623 venis al tiuj ĉi slavoj ia homo nome Samo, franko — laŭ la opinio de kronikisto, laŭ alia sciigo — slavo. Li trovis la slavojn tute en plena milito kun la avaroj, fariĝis militestro kaj venkis la avarojn. Pro danko la slavoj elektis lin ŝia reĝo (627), kaj li reĝis 35 jarojn (ĝis 662), militante kun la avaroj kaj frankoj kaj submetinte la najbarajn slavajn gentojn. El aliaj komunikoj de Fredegar ni sciiĝas, ke en la nordo la serboj, kiuj loĝis inter Saalo kaj Elbo, estis ankaŭ submetitaj al Samo; en la sudo la ĥorutanaj slavoj estis liaj liganoj en la militoj kun la frankoj, en la okcidento lia regno limis kun la lando de frankoj, Turingujo kaj Bavarujo; en la oriento ĝi atingis Tatrojn kaj la regionon de Oder. Tamen la regno de Samo ne estis bone aranĝita. Ni scias, ke kelkaj gentoj, rigardataj kiel submetitaj, havis siajn proprajn regantojn. Kredeble, pro tiu kaŭzo post la morto de Samo lia regno disfalis tiel rapide kaj sen iaj postsignoj, ke kelkaj historiistoj eĉ ne estis certaj je la ekzisto de tiu ĉi persono kaj rigardis ĉiujn rakontojn pri li kiel legendojn.

Dislokiĝo de slavoj de Vistulo ĝis Elbo. Efektive la