Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

serboj. Ambaŭ tiuj ĉi gentoj, kiuj nomis sia patrolando Blankan Kroatujon kaj Blankan Serbujon apud la komenco de Vistulo, venis en Dalmatujon kaj komencis bataladon kun la avaroj, kompreneble, tute ne havante la celon fari plezuron al la bizantia imperiestro. Sed, kiel malamikoj de avaroj, ili estis bonvenintaj gastoj al la imperiestro kaj al la papo. Heraklio rapidis formale cedi al ili la okcidentan Dalmatujon (de kie ili post kelka tempo transiris ankaŭ en la lokojn inter Dravo kaj Savo) kun la kondiĉo esti submetitaj al la aŭtoritato de Bizantujo. La papo ankoraŭ en la regado de Heraklio sendis pastrojn por bapti la kroatojn. Ĉe tiu ĉi okazo, laŭ la tradicio, enskribita post du centjaroj de la bizantia imperiestro Konstantino Porfirogeneto, "la kroatoj faris kaj propramane subskribis la deviĝon kaj donis la nerompeblan ĵuron al la sankta apostolo Petro ne ataki fremdajn landojn kaj vivi en paco kun ĉiuj, kaj la papo promesis, ke en okazo, se aliaj popoloj komencos ruinigi ilian landon, Dio mem militos por ili kaj donos la venkon per la sankta Petro, lernanto de Kristo." Sekve, la romana politiko provis atingi la saman rezultaton per spirita influo, kiun la bizantia politiko per juridikaj kontraktoj.

Koloniigo de Serbujo. Baldaŭ post la kroatoj, iliaj parencoj serboj, kiuj migradis kelkan tempon sur la Balkana duoninsulo, ankaŭ ricevis la najbaran landon sude sur la dalmata bordo de la rivero Cetino ĝis Antivaro kaj oriente de la kroataj loĝejoj (la serbaj kolonioj tiam ne atingis la finaĵon de Savo, sed okupis nur la malgrandan okcidentan angulon de la nuna Serbujo). Alkuŝanta al ambaŭ regionoj, Bosnujo, inter la riveroj Verbas kaj Bosno, por longa tempo fariĝis objekto de reciprokaj disputoj.

Bulgaroj trans Danubo. Tiamaniere, en la mezo de la VII centjaro la kontingento de la slava loĝantaro sur la Balkana duoninsulo estis lokiĝinta por ĉiam. Al ni restas diri pri unu cirkonstanco, ligita kun la kontraŭavara politiko de Heraklio. Metinte kontraŭ la avaroj la kroatojn kaj serbojn, Heraklio en tiu sama tempo faris la ligon kun la gento de bulgaroj, parenca al avaroj, kaj helpis ilian reĝon