Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de avaroj. La langobarda historiisto Paŭlo Diakono skribas la unuan fojon en la jaro 595, ke la bavara duko Fasilono, ĵus nomita de la franka reĝo Hildeberto, faris ekspedicion en la landon de slavoj kaj revenis kun akiro kaj venko. Tuj post tiu ĉi ekspedicio sekvis ankaŭ la rekompenco. La bavaroj, kiuj antaŭ nelonge atakis la slavojn, estis atakitaj de la reĝo de avaroj kaj preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj; restis nur 2 miloj da homoj. Sendube, la reĝo de avaroj venĝis la slavojn, kiel siajn regatojn. Ni vidas el aliaj sciigoj, ke tie ĉi la historiisto parolas pri la ĥorutanaj slavoj, kiuj iafoje pagis tributon ankaŭ al la bavaraj dukoj. Kun helpo de avaroj tiuj ĉi slavoj liberiĝis kaj baldaŭ fariĝis konataj danke al siaj atakoj. En 600 la papo Gregorio skribis al la klerikaro de la bizantia urbo Salono: "rilate la slavan nacion mi estas tre malĝoja kaj maltrankvila, — malĝoja, ĉar mi kompatas viajn mizerojn, maltrankvila, ĉar ili jam komencis veni Italujon tra Istrujo." Efektive, en la unuaj jaroj de la VII centjaro la slavoj kune kun la avaroj kaj langobardoj penetris en Istrujon kaj ruinigis la tutan landon, ĉion rabante kaj bruligante. Post kelka tempo la langobardo reĝo Agilulfo, kun helpo de slavoj, senditaj al li de la reĝo de avaroj, sieĝis Kremonon, prenis la urbon kaj tute detruis ĝin. La plej proksimaj partoj de la Balkana duoninsulo ankaŭ komencas esti ruinigataj de avaroj kaj slavoj. La romana loĝantaro de Dalmatujo pro tiuj ĉi atakoj komencas transiri en la proksimajn insulojn. Ne restis sendifekta eĉ la ĉefa urbo de Dalmata bordo, Salono, amata ĉefloĝejo de Diokletiano; la urbanoj sin savis en la insulojn; malmultaj, kiuj revenis sur la bruligaĵon, lokiĝis inter la ruinoj de la kolosala palaco de Diokletiano, de kio devenis la nova nomo de urbo Spalato (palaco). La bizantia regantaro, senforta ankaŭ kontraŭ tiuj ĉi dezertigoj, rifuĝis fine al la elprovita rimedo: meti kontraŭ barbaroj novajn barbarojn, kontraŭ avaroj — slavojn.

Koloniigo de Dalmatujo. Por tiu ĉi celo Heraklio (610-641) sin turnis al du slavaj gentoj, kiuj aperis en tiu ĉi tempo sur la dekstra bordo de Danubo — al kroatoj kaj