Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la nordokcidentan angulon de la Balkana duoninsulo. Kelkaj slavaj gentoj konservis la tradiciojn pri la irado tra tiu ĉi vojo. La bohemoj, kroatoj kaj serboj memoris, ke ilia patrolando antaŭe estis la norda deklivo de Karpatoj kaj la supra fluo de Vistulo; la lastaj du gentoj memoris ankaŭ, ke ili iris de tie tra la teroj, proksimaj al frankoj kaj bavaroj. Kiamaniere kaj en kiu tempo fariĝis la dislokiĝo de tiu ĉi parto da slavoj, ni ne havas precizan sciigon. Kredeble, ne renkontante tie ĉi organizitan kontraŭon de Bizantujo, kiel ankaŭ en la malsupra parto de Danubo, la slavoj sin movadis antaŭen ne per densaj amasoj, sed per apartaj kolonioj, kaj ne estas facile difini la momenton, kiam la lando fariĝis slava. Cetere, tre malproksimen en la profundaĵon de centjaroj ni ne povas removi tiun ĉi momenton. Kredeble Bohemujo fariĝis slava daŭre la V centjaro. Por Danubo, Ŝtirujo, Karintujo kaj Krajno tiu ĉi momento venis multe poste. La langobardoj, kiuj foriris de meza Danubo en 568, nenion memoris pri la irado de slavoj post ili. Sed post ne pli ol 30 jaroj ni jam renkontas la unuajn sciigojn pri la ĥorutanaj slavoj. Fine, la kroatoj kaj serboj atingis siajn lokojn en la Balkana duoninsulo nur en la VII centjaro.

Avaroj en Panonujo. Ĉe la malordo, reginta en la lokoj, kuŝantaj sur la supraj partoj de Danubo, necesa estis ia neordinara fakto, por turni la atenton de najbaroj je la ŝanĝo en la kontingento de loĝantaro de la nuna Aŭstrujo. Tia fakto, kiu kondukis la slavojn de tiu ĉi lando sur la scenon de la historio, estis la koloniiĝo de Panonujo de turka gento, nome avaroj. Ni vidis, ke en 558 tiu ĉi nacio, ankoraŭ tute nekonata, sendis deputacion al Justiniano. En tiu tempo la avaroj migradis en la sudrusaj stepoj. Post 5 jaroj ili jam aperis sur Elbo kaj militis kun la aŭstrazia reĝo Sigiberto (563); post la alia kvino da jaroj la langobarda reĝo Alboino cedis per kontrakto Panonujon al la avara reĝo Bajano. De tiu ĉi tempo sub la regado de Bajano formiĝis sur Danubo potenca regno, kiu senĉese maltrankviligis per atakoj la frankojn, langobardojn kaj Bizantian imperion. En tiuj ĉi atakoj la slavoj estis konstantaj liganoj kaj kunlandanoj