Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la slavojn en la arbaroj, iliaj ordinaraj rifuĝoj. Sed ĉiuj planoj estis detruitaj ne pro kontraŭiĝo de malamikoj, sed de l' propra armeo. La eldorlotitaj bizantiaj soldatoj ne volis suferi la malfacilaĵon de vintra kampanio kaj pasigi la vintron trans Danubo. Unu fojon (593-594) ili devigis sian militestron foriri de la maldekstra bordo post serio da gravaj sukcesoj. Alian fojon la entrepreno finiĝis per manifesta ribelo. Sub la komando de la centuriono Foko la soldatoj sin movis kontraŭ Konstantinopolo, detronis kaj ekzekutis Maŭrikion kaj faris Fokon imperiestro (602). Tiamaniere la lasta provo kontraŭbatali la slavojn ankaŭ ne prosperis. En la VII centjaro Danubo jam ne prezentis baron kaj baldaŭ ĉesis esti etnografia limo inter slavoj kaj "romeoj". Antaŭ la komenco de la VIII centjaro la slava elemento fariĝis sinjoranta en la etnografio de la Balkana duoninsulo. Daŭre kelkaj centjaroj la slavoj konservis tie ĉi sian superecon.

Dislokiĝo de slavoj en la nuna Aŭstrujo. Ni transiros nun al la dislokiĝo de slavoj en aliaj direktoj. La ringo de Karpatoj, ĉirkaŭanta la nunan Hungarujon, en du lokoj estas interrompata de Danubo. Unue Danubo trabatas la vojon tra Malgrandaj Karpatoj iom pli malsupre de Vieno apud Presburgo. Duan fojon Danubo renkontas la kurtaĵojn de Karpatoj en nordorienta angulo de serba lando, ŝanĝas kelkajn fojojn la direkton en la mezo de montoj kaj fine trovas la vojon en la vastan valaĥan malaltaĵon tra la netrairebla "Fera pordego." La plej facila vojo de la norda deklivo de Karpatoj al Danubo iris malsupren laŭlonge la fluo de Dnestro, Pruto kaj Sereto; ĝi kondukis al la malsupra Danubo, al Dobruĝo kaj al la arbara kaj marĉa malaltaĵo de valaĥa lando. Per tiu ĉi vojo iris al Danubo tiuj amasoj de slavoj, kun kiuj Bizantujo havis la kontraŭpuŝiĝon. Tie ĉi, en la malsupraĵoj de Danubo, ili renkontis alian etnografian elementon — turkajn migrantojn, kiuj senĉese venadis tien el sudrusaj stepoj. Ekzistis ankaŭ alia vojo tra Karpatoj al okcidento, en moravan kaj boheman landojn; al sud-okcidento (al Danubo) kaj trans Danubo en Ŝtirujon, Karintujon kaj Krajnon, de tie al la Adriatika bordo kaj en