Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nenia forto, kiu povus kontraŭstari al la barbaroj, la bizantia reganto rememoris la avarojn. Tiberio siavico sendis al ili deputacion kun la peto ataki la slavojn en iliaj propraj loĝejoj. "Tiamaniere", oni pensis en Bizantujo, "la barbaroj, ruinigantaj la romanajn provincojn, estos detiritaj hejmen, ili ekvolos defendi sian landon kaj ĉesos rabi la romanan imperion." Efektive, la reĝo de avaroj Bajano, trairinte per la sudo bordo de Danubo la landon ĝis la malsupro de la rivero, transiris ĝian maldekstran bordon, ruinigis kelkajn loĝejojn de slavoj, prenis grandon akiron kaj liberigis multajn romanajn kaptitojn. Alian rezultaton ne havis tiu ĉi atako. La helpo de avaroj ne povis esti konstanta kaj longedaŭra jam pro tiu kaŭzo, ke ili ĉe bona okazo estis pretaj rabi ankaŭ la Bizantian imperion.

La batalado de Maŭrikio kontraŭ la slavoj. Maŭrikio, posteulo de Tiberio, faras la lastan malesperan eksperimenton: li penas efektivigi per siaj rimedoj tiun saman ideon — detiri la slavojn de la Balkana duoninsulo atakinte ilian propran landon trans Danubo. La ideo estis por tiu tempo sendube bona. La slavoj, antaŭ nelonge koloniiĝintaj en la duoninsulo, kredeble ankoraŭ ne havis tempon interrompi la ligojn kun sia transdanuba patrolando. Se ili rapidus helpi ĝin, Bizantujo atingus sian celon kaj liberigus sin de la gastoj, venintaj sen invito. Se ili restus en la novaj lokoj, Bizantujo povus reakiri la potencon sur Danubo kaj ĉesigi la alfluon de novaj slavaj fortoj de la maldekstra bordo. Apartiginte tiamaniere la balkanajn slavojn de la transdanubaj, la bizantia reganto povus esperi pacigi ilin per forto aŭ per kulturo.

Sed la propraj rimedoj de Bizantujo ne estis sufiĉaj por la efektivigo de tiu ĉi plano. Laŭ la projekto de Maŭrikio estis necese ne sole fari kelkajn apartajn atakojn kontraŭ la maldekstra bordo, sed fortikiĝi tie kaj resti daŭre la vintro, kiel same la slavoj restadis en la limoj de la imperio. La plena okupo de la maldekstra bordo, jen kio estis la sola rimedo fari impreson sur la barbarojn. Ankaŭ pro militaj konsideroj Maŭrikio preferis la vintran ekspedicion, ĉar en la vintro estis pli facile transiri Danubon kaj persekuti