Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ili por la fina venko super Bizantujo. Jen la rakonto de bizantia kronikisto pri la sieĝo de Tesaloniko en 597. "Komencinte la sieĝon, la slavoj preparis la sieĝajn maŝinojn kaj ferajn mur-frapilojn, kolosalajn maŝinojn por la ĵetado de ŝtonoj kaj la tiel nomatajn testudojn (moveblaj tegmentoj), kiuj estis kovritaj de seka ledo. Poste ili ŝanĝis sian intencon kaj por konservi la testudojn kontraŭ la bolanta peĉo, ili uzis felojn de bovoj kaj de kameloj, mortigitaj antaŭnelonge, kaj fiksis tiujn ĉi felojn per najloj. Tiamaniere aranĝinte ĉion apud la muro, ili komencis ĵetis ŝtonojn. Iliaj sagistoj ĵetadis sagojn similajn al mallumaj nuboj, kaj la homoj, starintaj sur la muro, ne povis sendanĝere eliri eksteren. Almovinte la testudojn al la ekstera muro, la barbaroj komencis skui ĝian fundamenton per traboj kaj hokoj. La maŝinoj por ĵetado de ŝtonoj estis kvarangulaj, sur larĝaj fundamentoj kaj finiĝis per mallarĝaj suproj. Sur tiuj ĉi suproj estis fiksitaj tre dikaj cilindroj (armitaj sur la finaĵoj de fero) kaj traboj, fiksitaj per najloj kaj subtenantaj la maŝinojn; la traboj similis al tiuj, kiuj ordinare kovras la tegmentojn de domoj. La maŝinoj, kiuj estis levataj de malsupre, ĵetadis senĉese pluvon da tre grandaj ŝtonoj. Tri flankoj de tiuj ĉi kvarangulaj maŝinoj estis kovritaj de tabuloj, por ke la soldatoj starantaj sur ili, ne suferu de la sagoj, ĵetitaj de la muro." La efesa episkopo eraris pensante, ke Dio fine renversis la barbarojn, kiuj rabis la imperion daŭre 80 jaroj de la VI centjaro. La slavoj post tio restis en la duoninsulo por ĉiam. La bizantiaj militestroj liberigis de ili Astikon, sed laŭ aliaj sciigoj ili en tiu ĉi tempo transbatiĝis ĝis la sudo de la Balkana duoninsulo. Restis nenia espero liberigi la duoninsulon per propraj fortoj, kaj la bizantia politiko penas nun trovi al la slavoj kontraŭulojn en ilia propra lando. Por tiu ĉi celo ĝi uzis la bandon de avaroj, kiuj ĵus aperis en la historio. Ankoraŭ en 558 la avaroj sendis al Justiniano deputacion, proponante sian helpon por la batalado kun la nigramaraj gentoj (bulgaroj kaj antoj), kiuj maltrankviligis Bizantujon. Nun, kiam la slavoj rabis Heladon, kaj de ĉiuj flankoj minacis danĝeroj, kaj estis