Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Konstantinopolo kaj trankvile reiras domen trans Danubon. Fine la romanoj komencas malgrandan batalon kun la posta taĉmento kaj fanfarone transfaras sensignifan prosperon en grandan sukceson. Ĉiuj detaloj de tiu ĉi rakonto montras, ke la bizantia regantaro ne komprenis klare la danĝeron de slavaj atakoj, ne prenis mezurojn, sufiĉajn por la rebato de malamikoj, kaj la barbaroj tute prave rigardis kun malestimo la defendajn fortojn, kiujn la imperio kontraŭstarigis al ili. Tiuj ĉi faktoj preparas nin al tio, kion ni vidos post Justiniano en la lasta duono de la sesa centjaro.

La atakoj de slavoj en la regado de Tiberio kaj ilia firma koloniiĝo en la duoninsulo. Efektive, la slavoj en tiu ĉi tempo sentis sin en la imperio kiel hejme. Ili restadis en ĝiaj limoj po kelkaj jaroj kaj fine tute koloniiĝis tie ĉi. Ni citos por kompari kun la rakonto de Prokopio, alian sciigon de la efesa episkopo Johano, kiu skribis sian eklezian historion en sira lingvo en 584. "En 581 aperis la malbenita popolo de slavoj kaj atakis la tutan Heladon, la ĉirkaŭaĵojn de Tesaloniko kaj la tutan Trakujon (sekve, en tiuj samaj tri direktoj, kiel antaŭe). Ili prenis multajn urbojn kaj citadelojn, ruinigis, bruligis, rabis la landon kaj fine tute ekposedis ĝin. Ili koloniiĝis tie ĉi sentime, kvazaŭ ĝi apartenus al ili. Tio ĉi daŭris 4 jarojn, dum Tiberio estis okupita de la milito kun la persoj kaj sendis ĉiun armeon en orienton. Pro tiu kaŭzo la slavoj havis la plenan potencon en la lando, koloniiĝis tie kaj disvastiĝis, ĝis Dio renversis ilin. Ili ruinigis, rabis kaj bruligis ĝis la ekstera muro. Ili disrabis la tutan brutaron de la imperiestro, kelkajn milojn da pecoj, kaj ĉiujn aliajn objektojn. Eĉ ĝis la nuna tempo (584) ili loĝas trankvile en la romanaj provincoj sen zorgo kaj sen timo, rabante, mortigante, bruligante; ili fariĝis riĉaj kaj akiris grandan amason da oro, arĝento, brutaro, ĉevaloj kaj armaĵo. Ili eĉ ellernis militi pli bone, ol la romanoj, tiuj ĉi samaj malsaĝaj homoj, kiuj ne kuraĝis pli frue eliri el la arbaroj kaj aperi en la senarbaj lokoj kaj ne sciis, kio estas armaĵo." Efektive, la slavoj ellernis ĉiujn detalojn de la romana milita arto, la sola objekto, kiu mankis