Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili ribeliĝis kaj komencis riproĉi la militestrojn, ke la lastaj, havante la eblon ricevi ĉian provizon, tute ne zorgas pri la soldatoj, kiuj suferas la bezonon je la plej necesaj objektoj. Ili postulis batalon. Vole-nevole la militestroj kondukis la soldatojn kontraŭ la malamikoj. Tamen la romanoj estis tute batitaj. La plej bonaj soldatoj en tre granda nombro restis sur la kampo, kaj la militestroj apenaŭ evitis la kapton kaj sin savis per forkuro. La barbaroj akiris la standardon kaj turnante nenian atenton je la romanoj, nun sin movis antaŭen. Ili tute senpune disrabis la regionon, kiu havas la nomon Astiko (la parto de "Eŭropo", kiu estis la plej proksima al la Longa muro). Tiu ĉi regiono jam de longe ne estis ruinigata, kaj la barbaroj trovis tie grandan akiron. Ruiniginte la vastan landon, ili atingis la Longan muron, kiu estis de Konstantinopolo ne pli ol en unu tago de vojo. Post kelka tempo la romana armeo sekvis la barbarojn, renkontis okaze unu taĉmenton, komencis neatendite interpafadon, devigis ĝin reiri, mortigis multajn malamikojn, liberigis grandan nombron da kaptitoj kaj deprenis la standardon. La aliaj barbaroj kun sia akiro revenis domen."

La citita rakonto de Prokopio bone karakterigas la tiaman staton de aferoj. La bizantia armeo staras en preteco, kaj ĝi estas difinita ne por defendi la propran landon, al kiu minacas la danĝero, sed por apogi la imperiestran aŭtoritaton en la okcidenta imperio. La bizantianoj rigardas la neceson defendi la duoninsulon kiel ĉagrenan prokraston, kaŭzitan de Totilo. Fine la armeo iras Italujon, lasante la slavojn pasigi vintron kiel dome en loko, kiu estas en du tagoj de la ĉefurbo. Anstataŭ la ĉefa armeo ni vidas la fortan "milicon" sub komando de kortega eŭnuko, kiu timeme sekvas la postan gardon de barbaroj, haltas ĉe ilia halto, plendas, ke la barbaroj obstine ne deziras batali kaj fine estas devigita de soldatoj doni batalon en maloportuna pozicio. La forta milico estas tute disbatita de malamikoj, ŝarĝitaj de akiro kaj ne havantaj la eblon sin movi de la loko; poste tiuj ĉi malamikoj revenas sen ceremonio, komencas senpune disrabi la landon en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj dekoj da verstoj de