Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en Dalmatan landon. Germano, trankviligita rilate la slavojn, ordonis al la armeo sin prepari al la ekspedicio, ĉar post du tagoj li intencis iri Italujon." Sed post mallonga tempo li malsaniĝis kaj mortis. La imperiestro difinis anstataŭ li novajn militestrojn — Johanon kaj Justinianon, bofilon kaj filon de la mortinta Germano. "Ili iris en Dalmatan landon, por pasigi vintron en la urbo Salono (nun Spalato), ĉar rigardis kiel neebla en tiu jartempo iri Italujon ĉirkaŭ la golfo, kaj por la transmeto trans la maron ili ne havis ŝipojn." Printempe ambaŭ militestroj intencis iri rekte kontraŭ Ravenno. "Tiam la slavoj, parte venintaj pli frue en la limojn de la imperio, parte antaŭ nelonge transirintaj Danubon kaj aliĝintaj al la antaŭaj, komencis libere promenadi en la romana lando. Multaj supozas, ke Totilo subaĉetis tiujn ĉi barbarojn per granda sumo da mono kaj direktis ilin kontraŭ la romanoj, kiuj estis jam pretaj iri Italujon, por tiemaniere detiri la atenton de tiu ĉi lando kaj malhelpi koncentri la fortojn kontraŭ la gotoj. Tamen mi ne povas decidi, ĉu la slavoj venis, por fari plezuron al Totilo, aŭ ili aperis sen ia invito. La barbaroj sin dividis en tri taĉmentoj kaj faris la nerebonigeblan malutilon al la tuta Eŭropo (Eŭropo estis tiam nomata la regiono, kiu estis la plej proksima al la longa muro kaj tuŝis okcidente la finon de la riveroj Marico kaj Burgas). Ili ne limiĝis per rabado de bienoj en tiuj ĉi lokoj, sed ankoraŭ restis tie por pasigi la vintron, kvazaŭ en sia propra lando, ne timante la atakon de malamikoj. Tamen poste la imperiestro sendis kontraŭ ili tre fortan armeon sub la komando de unu el la kortegaj eŭnukoj — Skolastiko. Tiu ĉi armeo atingis la parton de barbaroj en la ĉirkaŭaĵoj de Adrianopolo, en la centro de Trakujo, en 5 tagoj de vojo de Konstantinopolo. La barbaroj ne povis iri antaŭen, ĉar ili havis sennombran multon da homoj, brutaro kaj cetera akiro. Ili haltis kaj decidis doni batalon, tamen per nenio montris sian decidon. La slavoj fortikiĝis en la tendaro sur monto; la romanoj staris proksime je ili en ebenaĵo. Pasis sufiĉe longa tempo en tia senfarado; fine la romanaj soldatoj perdis la paciencon.