Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atakoj, la barbaroj (bulgaroj kaj slavoj) per grandaj amasoj tri fojojn penetras en la duoninsulon kaj trairas ĝin de unu fino ĝis la dua, en la jaroj 540, 551 kaj 559. Ilia taktiko videble estis ĉiam egala. Transirinte Danubon, ili dividadis sian armeon en tri partojn. Unu iris al la ĉefurbo, la dua rekte al sudo en Tesalonikon, la tria penis penetri pli okcidenten al la limoj de la antikva Grekujo kaj al Termopiloj. Kiel ekzemplon ni citos la rakonton de Prokopio pri la atako de 552.

Atako de 552. "Dum Germano (la bizantia militestro) kolektadis kaj aranĝadis la milicon en la iliria urbo Sardiko (la nuna Sofio), sin preparante zorgeme al la ekspedicio en Italujon kontraŭ la orientgota reĝo Totilo, sur la romana tero aperis amasoj da slavoj en nevidita ĝis tiam nombro. Transirinte Danubon, ili sin direktis en la landon apud Niŝo. La malgrandan ilian amason, kiu apartiĝis de la ĉefa armeo kaj perdis la vojon, la romanoj kaptis kaj demandis, por kia celo ili transiris Danubon. La kaptitoj diris, ke la slavoj intencas preni atake Tesalonikon kaj la urbojn de ĝia ĉirkaŭaĵo. La imperiestro, aŭdinte tion ĉi, fariĝis tre maltrankvila kaj skribis al Germano, ke li prokrastu por kelka tempo la ekspedicion en Italujon kaj kovru Tesalonikon kaj aliajn urbojn, penante per tuta sia armeo haltigi la atakon de slavoj. Tial Germano prokrastis sian ekspedicion. La slavoj, ricevinte de siaj kaptitoj la precizajn sciigojn, ke Germano estas en Sardiko, timiĝis, ĉar li havis grandan gloron ĉe tiu ĉi popolo pro la sekvanta kaŭzo. En la regado de Justino, onklo de Germano, la antoj, najbaroj de slavoj, transiris Danubon kaj en granda nombro penetris la romanan landon. Antaŭ nelonge la imperiestro nomis Germanon militestro de la tuta Trakujo. Germano iris kontraŭ la antoj, tute venkis ilin kaj preskaŭ ĉiujn ekstermis. Tiu ĉi heroaĵo donis al Germano grandan gloron ĉe ĉiuj popoloj kaj precipe ĉe tiuj ĉi barbaroj. Tiamaniere la slavoj, kiuj estis tre timigitaj, pensante ke, se la imperiestro sendos Germanon kontraŭ Totilo kaj gotoj, li kondukos grandan parton da armeo, ĉesigis ataki Tesalonikon kaj foriris trans la iliriaj montoj