Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi okazo la unuaj penetroj de slavoj en Bizantujon havis lokon en la fino de la V centjaro.

Unutempe kun la slavoj aŭ eĉ iom pli frue aperas sur la danubaj limoj nova migranta popolo — la bulgaroj. Laŭ sia kutima taktiko, Bizantujo rapidas uzi la novajn migrantojn kontraŭ la antaŭaj malamikoj, la orientaj gotoj. Kun tiu ĉi celo la imperiestro Zenono invitas la bulgarojn al la malsupra Danubo (482). Tamen baldaŭ el la kunliganoj ili fariĝas malamikoj kaj eĉ tre danĝeraj. En 499—502 ili faras serion da atakoj kontraŭ Bizantujo kaj ripetas tiujn ĉi atakojn post intertempo de 15 jaroj. Kiel senhelpa estis Bizantujo jam en tiu ĉi tempo, montras la cirkonstanco, ke la imperiestro Anastasio, atendante la atakojn, povis trovi nenian pli bonan rimedon ol apartigi la ĉefurbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn de la resta regno per muro, kiu iris de la Nigra maro ĝis la Marmora (512).

La atakoj de slavoj en la regado de Justiniano. Tiu ĉi monumento de malforto kaj mulkuraĝo ne alportis multan utilon al Bizantujo. "De tiu tempo, kiam Justiniano okupis la tronon (527)", diras la bizantia historiisto Prokopio, "ne pasis preskaŭ unu sola jaro sen atakoj de la flanko de bulgaroj, de slavoj kaj de antoj kontraŭ la iliria lando kaj kontraŭ la tuta Trakujo; ĉe tiu ĉi okazo ili faris terurajn kruelaĵojn al la loka loĝantaro." Bedaŭre, Prokopio pasigis tiun ĉi tempon malproksime de Danubaj limoj, sekvante sian amikon Belizarion. Kio fariĝis sur Danubo, estis al li sciigata de aliaj, kaj el ĉio, kion li sciis, li rakontis en sia historio de gota milito nur la faktojn, havantajn ian rilaton al la ĉefa objekto de lia verko. Tamen liaj rakontoj pri la slavaj atakoj donas al ni sufiĉe klaran ideon pri ili. Jam la atakoj de l' unuaj jaroj (531) devigis Justinianon preni ekstremajn mezurojn: por la defendo de Danubo estis difinita aparta militestro Ĥilbudo, anto laŭ la naskiĝo. Tamen post tri jaroj li estis mortigita de slavoj en unu nesingardema ekspedicio sur la maldekstran bordon de Danubo. "De tiu tempo la barbaroj povis libere transiri la riveron kaj facile ataki la Romanan imperion." Efektive, krom la malgrandaj