Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
1. Dislokiĝo de slavoj

La nuntempa dislokiĝo de slavoj. Malproksime, ekster la limoj de la rusa regno, en okcidenta kaj sud-okcidenta direkto de ĝi, loĝas la parenca al ni gento de slavoj, parolanta lingvojn similajn al la nia kaj parte konfesanta tiun saman religion. Krom la poloj, dividitaj en la XVIII centjaro inter tri najbaraj regnoj, al la slava gento apartenas en Germanujo malgranda resto de laŭzicaj serboj aŭ vindoj, loĝantaj sur la supra fluo de Spree nord-orienten de Dresden. En Aŭstro-Hungarujo, kie el ĉiu cento da loĝantoj 45 estas slavoj, t. e. preskaŭ la duono, la slavoj loĝas kiel du kompaktaj masoj en la nordo kaj sudo. En la nord-okcidento la bohemoj eniras kiel vasta duoninsulo en la mezon de germanaj loĝejoj kaj estas ĉirkaŭitaj de kvarangulo de siaj montoj, kiel de naturaj fortikaĵoj. Sud-orienten de ili, farante kvazaŭ istmon de tiu ĉi duoninsulo, loĝas la moravoj, al kiuj ankoraŭ pli malproksime en sudoriento, najbariĝas la slovakoj, okupantaj la nord-okcidentan montan angulon de Hungarujo. Rekte orienten tiu ĉi strio de slavoj estas plilongata de la poloj kaj de la malgrandrusa loĝantaro de Galicujo. La suda strio de slavoj komenciĝas en la okcidento per la loĝejoj de