Paĝo:Milukov - La Slavoj, 1898, Laskin.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĥorutanoj aŭ slovenoj, loĝantaj apud la komencoj de Savo kaj Dravo, en la suda Ŝtirujo, Karintujo kaj Krajno. Rekte sud-orienten, apud la fino de tiuj ĉi riveroj kaj en la direkto al la Dalmata bordo, al la slovenoj najbariĝas la kroatoj. Sud-okcidenten de la kroatoj la suda strio de slavaj loĝejoj plilongiĝas jam ekster la limoj de Aŭstrujo per la kolonioj de serboj (en la serba kaj Nigramonta lando) kaj per la bulgaroj.

La antikva dislokiĝo de slavoj. Daŭre pli ol unu miljaro la slavoj okupas ĉiujn suprediritajn lokojn. Sed antaŭ unu miljaro, krom tiuj ĉi lokoj, ili loĝis ankaŭ pli malproksime en la okcidento, en la vastaj teroj, kiujn poste prenis la germanoj. La loĝejoj de la laŭzicaj serboj en tiu tempo okpuis kiel seninterrompa strio la teron de Oder trans Elbon ĝis ĝia flankrivero Saalo; norden de tiu ĉi strio ĝis la Baltika maro loĝadis gento de balktikaj slavoj nun jam tute mortinta. En la meza fluo de Danubo la hungaroj tiam ankoraŭ ne loĝis, kaj iliaj antaŭuloj — avaroj ne limigis tiel la nordan kaj sudan striojn de slovenaj loĝejoj, kiel nun. Fine, sur la Balkana duoninsulo la slavoj loĝadis eĉ en la ĉirkaŭaĵoj de la antikva Sparto, kaj la bizantiaj aŭtoroj plendis kun doloro, ke la tuta Helado fariĝis slava kaj barbara.

La sciigoj pri la dislokiĝo de slavoj. La okcidentaj kaj orientaj slavoj atingis en la VIII kaj IX centjaroj la plej vastajn limojn de sia disvastiĝo. Sed kiamaniere tio ĉi okazis, pri tio ni scias bedaŭre tre malmulte.

La frankoj, gotoj, langobardoj konservis almenaŭ iajn legendojn pri siaj migradoj en Eŭropo, kaj tiuj ĉi legendoj jam de longe estis notitaj de iliaj naciaj historiistoj. Ĉe la slavoj la historiistoj kaj kronikistoj aperis multe pli poste, kaj pri la plej antikva sorta de la slava gento ni devas preni la sciigojn de la frankaj (Fredegar), gotaj (Jordan) kaj langobardaj (Paŭlo Diakono) aŭtoroj. Kompreneble, ili ne havis specialan kaŭzon interesiĝi pri la slava historio, escepte la okzaojn, kiam ĝi tuŝis ilian propran. Pri la migradoj de slavoj plej multe interesiĝis la bizantianoj, ĉar tiuj ĉi migradoj minacis ilian potencon super la tuta Balkana duoninsulo. Pro tiu kaŭzo ili donis al ni la plej bonajn sciigojn.