Paĝo:Moch - Pri la elparolado de Esperanto, 1907.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por montri ĝian malpravecon, necese estas memorigi kelkajn fizikajn principojn, kiuj ebligos al mi precizigi mian penson.

3. Kiam la timpano de l’orelo ia specialajn vibradojn kiuj estas kapablaj influi sur ĝin, la cerbo perceptas ĉu sonon, ĉu simplan bruon. Ni aŭdas sonon, kiam la nombro de la vibradoj estas inter 32 kaj ĉirkaŭ 8300 dum sekundo, kaj kondiĉe ke tiuj vibradoj estas ĉu simplaj, ĉu kunmetitaj el unu « fundamenta » vibrado kaj ĝiaj « harmoniaj », t. e. el vibradoj kiu oftecoj rilatas laŭ simplaj nombroj. Se la vibradoj estas kunmetitaj el vibradoj ne harmoniaj, t. e. de ajnaj oftecoj, aŭ se la ofteco de simpla vibrado estas inter 8300 kaj 73000 dum sekundo, ni aŭdas simplan bruon. Preter 73000 vibradoj, ni aŭdas nenion plu.

La sono estas difinita per kvar elementoj: alteco, laŭteco, daŭro, koloro[1].

La alteco respondas al la rapideco (aŭ ofteco) de la vibradoj (nombro dum sekundo); la laŭteco, al ilia amplekso; la daŭro, al la tempo, dum kiu ili estas produktataj. La naturo de l’koloro postulas longajn specialajn klarigojn; mi diros nur, ke ĝi rezultas de la kombino de diversaj samtempe

produktataj vibradoj.

  1. Angl., tone sound; fr. timbre; germ. Klangfarbe (t. e. « sonkoloro »).