Paĝo:Moch - Pri la elparolado de Esperanto, 1907.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La alteco donas al ni la impreson de pli-malpli alta muzika noto. La impresoj de laŭteco kaj daŭro estas sufiĉe difinitaj de iliaj nomoj mem. Pri la koloro, ĝis estas kaŭzo, ke ni sentas diferencon inter du sonoj, same altaj, laŭtaj kaj daŭroj, sed produktitaj, ĉu de du malsamaj instrumentoj voĉoj, ĉu de du malsamaj vokatoj, diritaj de unu sama buŝo, kun samaj alteco, laŭteco kaj daŭro.

4. Vokalo estas la sono, kiun produktas aero elpelita el la pulmoj, kiam ĝi trairas la laringon vibrigante la voĉajn faldojn kaj kiam, libere elirante el la malfermita buŝo, ĝi povas daŭri tiel longe, kiel la pulmoj elpelas aeron. Ili estas malsamaj koloroj de samaj sonoj. Oni povas, efektive, kanti ĉiun el ili sur sama noto, samlaŭte kaj dum sama daŭro: identaj laŭ alteco, laŭteco kaj daŭro, ili povas do diferenci nur laŭ koloro [1].

La diferencoj de noto (t. e. alteco) estas produktataj de la ŝanĝo de formo de la voĉaj faldoj; oni sentas tion, kantante diversajn notojn sur sama vokalo. La laŭteco dependas de la premo de l’aero elpelata de la pulmoj. La daŭro dependas de la tempo, dum kiu fariĝas tiu elpelo. La koloro diferenco

inter du voĉoj dependas de la malsimileco de

  1. La teorio de Helmholtz, laŭ kiu la vokaloj rezultas de la kombino de fundamenta noto kun kelkaj el ĝiaj « harmoniaj notoj », estis nove malpravigata de la eksperimentoj de Dro Marage kaj Sro Blondel.