Paĝo:Moch - Pri la elparolado de Esperanto, 1907.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ambaŭ voĉaj aparatoj. Fine, la kolora diferenco inter du vokaloj, diritaj de unu sama persono, dependas de la ŝango de formo de la buŝo; oni sentas tion, kantante diversajn vokalojn sur sama noto.

De tio devenas ke, ĉar la ŝangoj de formo de la buŝo estas infinite multaj, la ŝangoj de l’koloro estas ankaŭ infinite multaj, kaj la nombro de la vokaloj estas infinita.

« En la Hindo-Eŭropaj lingvoj, oni grupigis la vokalojn ĉirkaŭ kvin ĉefaj punktoj: a, e, i, o, u; sed, inter tiuj punktoj, ekzistas loko por infinite granda nombro da interstaraj punktoj, disaj laŭ nuancoj pli-malpli senteblaj. De tio devenas la senlima malsameco de la vokaloj de la diversaj lingvoj, aŭ de la dialektoj de sama lingvo [1]. »

Memkompreneble, lingvo povas havi nek infinitan, nek grandegan nombron da vokaloj: se ĉi tiuj estus tro multaj, iliaj diferencoj ne estus senteblaj, kaj, pro ilia interkonfuzo, la lingvo similus al malneta, ne enfokusigita fotografaĵo.

Sed, inverse, se la vokaloj ne estos sufiĉe multaj, rilate al la amplekso de la vokala kampo de la homa voĉo, la interspaco inter ili estos tro granda; oni ne scios kien ilin loki sur tiu kampo, kaj, pro tio, la

lingvo suferos alispecan mankon de precizeco.

  1. Arsène Darmesteter, Cours de grammaire historique de la langue française (Lernolibro de historia gramatiko de la Franca lingvo). Paris, Delagrave. Unua parto (fonetiko), 2 frankoj.