Paĝo:Moch - Pri la elparolado de Esperanto, 1907.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvo. La plej kurioza kazo estas tiu de la homoj, kiuj havas vere grandan praktikon de kelkaj lingvoj: en ĉiuj el ili, kaj eĉ en sia patrolingvo, ili havas specialan elparolon, kiu erarigas pri ilia deveno, kaj kiun oni povas nomi la « internacia elparolado ».

Unuvorte, mia persono sperto konvinkis min ke neniu fremdulo sukcesas elparoli bone francolingvon; kaj el tio mi konkludas ke, reciproke, mi ne povas juĝi bone pri la alilandaj elparoloj, kaj ke mi devas do limigi min modeste en la esploro de mia lingvo. Cetere, kiel mi diris pli supre, ĝi havas tute esceptan nombron da vokaloj, kaj taŭgas do bone por nia temo.


II. — LA VOKALOJ DE FRANCOLINGVO.

6. Kiaj estas do la vokaloj de francolingvo?

Tiu demando estis esplorata en multaj verkoj, el kiuj la plej rekomendindaj, kiujn mi konas, estas la suprecitita libro de A. Darmesteter kaj Les sons du français (La sonoj de francolingvo), de Paul Passy [1].

Kompreneble, mi povas ĉi tie nur resumi la rezultatojn de tiuj verkoj, al kiuj mi resendas por pliaj detaloj; en tiu de Sro Passy, oni trovos, nome,

plenan studon pri la vokaloj, laŭ la formo de la buŝo,

  1. Parizo, Firmin-Didot, fr. I, 50.