Paĝo:Moch - Pri la elparolado de Esperanto, 1907.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu respondas al ĉiu el ili, kaj kiu ebligas ilian racian klasifikon. Mi kontentiĝos ĉerpi el ambaŭ verkoj la ekzemplojn, kiujn oni trovos pli sube.

7. Antaŭ ol iri pli antaŭen, tre grava rimarko estas necesa.

Kiel oni vidis pli supre, la nombro de la vokaloj, en ĉiuj lingvoj, estas tre granda, dum la literoj uzataj por ilin prezenti estas malmultaj (la literoj estas nur kvin, kun aldono de y en kelkaj lingvoj). Okazas do, ke vokalaj diferencoj ĉu tute ne estas skribataj (ekz., en franca lingvo, trot