Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 13 —

Sganarelo

Je mia fido, mi havas por diri… Mi ne scias kion diri; ĉar vi turnas la aferojn tiamaniere, ke ŝajnas, kvazaŭ vi estus prava; kaj tamen estas vere, ke vi ne estas. Mi havis la kiel eble plej belajn pensojn, kaj viaj paroladoj konfuzis al mi ĉion tion ĉi. Lasu min fari; alian fojon mi metos miajn argumentojn skriben, por disputi, kun vi.

Don Juan

Ci faros bone.

Sganarelo

Sed, Sinjoro, ĉu tio ne estus ekster la limoj de la permeso, kiun vi donis al mi, se mi dirus al vi, ke mi estas iomete maledifata de la vivo, kiun vi kondukas?

Don Juan

Kiel! Kian vivon do mi kondukas?

Sganarelo

Tre bonan. Sed ekzemple vidi vin ĉiumonate edziĝi, kiel vi faras…

Don Juan

Ĉu estas io pli agrabla?

Sganarelo

Estas vere. Mi komprenas, ke tio estas tre agrabla kaj tre amuza; kaj mi sufiĉe kontentiĝus per ĝi, se ne estus malbono; sed, sinjoro, tiel moki sanktan misteron, kaj…

Don Juan

Iru, iru, ĝi estas afero inter la ĉielo kaj mi, kaj ni bone malmiksos ĝin ambaŭ kune sen cia zorgado.