Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 14 —

Sganarelo

Je mia fido, sinjoro, mi ĉiam aŭdis, ke estas malbona moko moki la ĉielon, kaj la liberkreduloj neniam faras bonan finon.

Don Juan

Haltu! majstro malspritulo! Vi scias, ke mi diris al vi, ke mi ne amas la riproĉistojn.

Sganarelo

Tial mi ne parolas por vi; Dio min gardu! vi ja scias, kion vi faras; kaj, se vi kredas neniun, vi havas viajn pravojn; sed estas iaj malgrandaj arogantuloj en la mondo, kiuj estas liberkreduloj, ne sciante kial, kiuj afektas esti liberspirituloj, tial ke ili kredas, ke tio al ili konvenas, kaj se mi havus mastron tielan, mi dirus al li tre klare, lin rigardante rekte en la vizaĝon: ĉu vi kuraĝas tiel moki la ĉielon, kaj ne tremas, ŝercante, kiel vi faras, pri la plej sanktaj aferoj? Al vi ja, malgranda tervermo, al vi, malgranda mirmidono (mi parolas al la dirita mastro) al vi konvenas enmiksiĝi en lian entreprenon fari mokaĵon el tio, kion respektegas ĉiuj homoj! Ĉu vi pensas, ke, ĉar vi estas altranga, havas blondan kaj bele frizitan perukon, plumojn sur via ĉapelo, veston tute orumitan, kaj rubandojn fajrkolorajn (ne vin mi alparolas, sed la alian); ĉu vi pensas, mi diras, ke vi estas pro tio pli lerta homo; ke ĉio estas al vi permesata, kaj ke oni ne kuraĝas diri al vi viajn veraĵojn? Eksciu de mi, kiu estas via servisto, ke la ĉielo punas pli malpli frue la malpiulojn, ke malbona vivo alkondukas malbonan morton, kaj ke…

Don Juan

Pacon!