Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 15 —

Sganarelo

Pri kio estas la afero?

Don Juan

La afero estas diri al ci, ke belulino tenas min ĉe la koro, kaj ke altirita de ŝiaj ĉarmoj mi sekvis ŝin ĝis en tiun ĉi urbon.

Sganarelo

Kaj ĉu vi nenion timas tie ĉi pro la morto de tiu Komandoro, kiun vi mortigis antaŭ ses monatoj?

Don Juan

Kaj kial timi? Ĉu mi ne bone mortigis lin?

Sganarelo

Tre bone, kiel eble plej bone, kaj li estus malprava plendante.

Don Juan

Mi havis mian kviton en tiu afero.

Sganarelo

Jes, sed tiu kvito ne estingas eble la venĝemon de la parencoj kaj amikoj; kaj…

Don Juan

Ha! ni ne pripensu la malbonon, kiu povas okazi al ni, kaj ni pripensu sole tion, kio povas doni al ni plezuron. La persono, pri kiu mi parolas, estas juna fianĉino, la plej agrabla en la mondo, kiu estas kondukita tien ĉi de tiu mem, je kiu ŝi volas edziniĝi, kaj la okazo vidigis al mi tiun paron da geamantoj tri–kvar tagojn antaŭ ilia vojaĝo. Neniam mi vidis du personojn esti tiel kontentaj unu pri la alia, kaj aperigi tiom da amo. La