Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 16 —

videbla fervoro de ilia reciproka pasio donis al mi eksciton; mi estis korfrapita kaj mia amo komenciĝis per ĵaluzeco. Jes, mi ne povis elporti vidante ilin tiel bone unu kun la alia; la malkontento ekbruligis miajn dezirojn, kaj mi imagis al mi treegan plezuron, se mi povus konfuzi ilian konsenton kaj rompi tiun ligon, pro kiu sin juĝis ofendita la delikateco de mia koro; sed ĝis nun ĉiuj miaj penoj estis senutilaj, kaj mi min turnas al la lasta rimedo. Tiu estonta edzo estas hodiaŭ regalonta sian amatinon per marpromeno. Nenion dirinte al ci pri tio, mi ĉion preparigis por kontentigi mian amon, kaj mi havas malgrandan barkon, kaj homojn, per kio tre facile mi pretendas forrabi la belulinon.

Sganarelo

Ha! Sinjoro!…

Don Juan

Hem?

Sganarelo

Tio estas tre bone farita de vi, kaj vi prenas tion, kiel decas. Nenio estas tia en tiu ĉi mondo, kiel sin kontentigi.

Don Juan

Preparu do cin por veni kun mi, kaj zorgu mem kunporti ĉiujn miajn armilojn por ke… (Ekvidante Sinjorinon Elviron). Ha! bedaŭrinda renkontiĝo! Perfidulo! ci ne diris al mi, ke ŝi estas mem tie ĉi.

Sganarelo

Sinjoro, vi ne demandis min pri tio.

Don Juan

Ĉu ŝi estas freneza ne ŝanĝinte sian veston, kaj venante en tiun ĉi lokon kun sia kampara aranĝaĵo?