Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 17 —

SCENO III-a


SINJORINO ELVIRO, DON JUAN, SGANARELO

Sinjorino Elviro

Ĉu vi faros al mi la favoron, Don Juan, bonvoli min rekoni? Kaj ĉu mi povas almenaŭ esperi, ke vi ŝatos turni la vizaĝon al tiu ĉi flanko?

Don Juan

Sinjorino, mi konfesas, ke mi estas surprizata, kaj ke mi ne atendis vin tie ĉi.

Sinjorino Elviro

Jes, mi vidas bone, ke vi ne atendis min, kaj vi estas surprizita, efektive, sed tute alie ol kiel mi esperis; kaj la maniero, laŭ kiu vi aperas tia, plene konvinkas min pri tio, kion mi rifuzis kredi. Mi admiras mian simplecon kaj la malfortecon de mia koro, kiu dubis pri perfido, kiun certigas al mi tiom multe da aperoj. Mi estis sufiĉe bona, mi konfesas, aŭ pli ĝuste sufiĉe malsaĝa por voli min trompi mem, kaj penadi por kontraŭdiri miajn okulojn kaj mian prudenton. Mi serĉis pravojn por senkulpigi antaŭ mia fervoro la malstreĉiĝon de amikeco, kiun ĝi vidis en vi; kaj mi forĝis al mi intence cent rajtajn kaŭzojn de tiel akcelegita forveturo, por vin pravigi pri la krimo pri kiu kulpigis vin mia saĝo. Kiom ajn parolis al mi miaj justaj suspektoj, mi forĵetis ilian voĉon, kiu faris vin krima antaŭ miaj okuloj, kaj mi aŭskultis plezure mil ridindajn iluziaĵojn, kiuj pentris vin senkulpa al mia koro; sed fine tiu ĉi akcepto ne ebligas min dubi