Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 19 —

Sganarelo

Sinjorino…

Sinjorino Elviro

Kion?

Sganarelo, sin turnante al sia mastro

Sinjoro…

Don Juan, lin minacante.

Se…

Sganarelo

Sinjorino, la almilitantoj, Aleksandro, kaj la aliaj mondoj estas kaŭzo de nia forveturo. Jen, sinjoro, ĉio, kion mi povas diri.

Sinjorino Elviro

Ĉu vi volos, Don Juan, klarigi al mi tiujn belajn misterojn?

Don Juan

Sinjorino, por diri al vi la veron...

Sinjorino Elviro

Ha! kiel malbone vi scias vin defendi, kvankam estante kortegano kaj kredeble kutimigita al tiaspecaj aferoj! Mi vin kompatas vidante, en kia konfuzo vi estas. Kial vi ne armas vian frunton per nobla senhonteco? Kial vi ne ĵuras, ke Vi estas ĉiam en la samaj sentoj kontraŭ mi, ke vi ĉiam amas min kun senegala fervoro? Kial vi ne diras al mi, ke aferoj de treega graveco vin devigis forveturi ne donante al mi averton pri tio; ke vi bezonas, kontraŭvole, resti tie ĉi kelke da tempo, kaj ke mi devas nur reveni tien, de kie mi venas, certa ke vi sekvos miajn paŝojn kiel eble plej baldaŭ; ke estas sen-