Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 20 —

dube, ke vi avidas rekuniĝi kun mi, kaj ke malproksime de mi vi suferas, kion suferas korpo senigita de sia animo? Jen kiamaniere vi devas vin defendi, kaj ne esti konfuzata, kiel vi estas.

Don Juan

Mi konfesas, sinjorino, ke mi ne havas la talenton hipokriti, kaj ke mi portas koron sinceran. Mi ne diros al vi, ke mi estas ĉiam en la samaj sentoj kontraŭ vi, kaj ke mi avidas rekuniĝi kun vi, ĉar fine estas certe, ke mi forveturis nur por vin forkuri, ne pro la kaŭzoj, kiujn vi povas imagi, sed pro simpla motivo de konscienco, kaj pro la kredo, ke mi ne povus plue vivadi kun vi sen peko. Venis al mi skrupuloj, sinjorino, kaj mi malfermis la okulojn de mia animo antaŭ mia faro. Mi pripensis, ke, por edziĝi je vi, mi vin forŝtelis de la barilo de monaĥejo, ke vi rompis promesojn, kiuj vin ligis aliparte, kaj ke la ĉielo tre ĵaluzas pri tiaspecaj aferoj. La pento min prenis, kaj mi timis la ĉielan koleron. Mi kredis, ke nia edziĝo estas nur alivestita adulto, ke ĝi altiros al ni ian malfavoron de supre, kaj ke fine mi devas provi vin forgesi kaj doni al vi rimedon por reiri al viaj unuaj ĉenoj. Ĉu vi volus, sinjorino, kontraŭstari al tiel sankta penso? kaj ke mi riskus, vin retenante, havi malpacon kun la ĉielo? Ke por…

Sinjorino Elviro

Ha! krimegulo, nun ja mi konas cin tutan; kaj por mia malfeliĉo, mi cin konas, kiam ne estas plu tempo, kaj kiam tia kono ne povas plu utili al mi krom por min malesperigi; sed sciu, ke cia krimo ne restos senpuna,