Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

AKTO DUA


La teatro prezentas kamparon sur la marbordo.



SCENO UNUA


ĈARLO, PECĴO

Ĉarlino

Vere, Paĉjo, ci troviĝis tie tre ĝustatempe.

Peĉjo

Je Dio, mankis nur dikeco de pinglo, por ke ili dronu ambaŭ.

Ĉarlino

Ĉu do la blovado hodiaŭmatena ilin renversis en la maron?

Peĉjo

Nu do, Ĉarlino, mi tuj rakontos al ci tute rekte, kiamaniere tio okazis; ĉar, kiel diris la alia, mi ilin ekvidis unua, unua mi ekvidis ilin. Fine do, mi estis sur la marbordo, kune kun la dika Lukaso, kaj ni amuziĝis petolante per terbuloj, kiujn ni ĵetis al la kapo unu de la alia; ĉar, kiel ci bone scias, la dika Lukaso amas petoli; kaj mi, iafoje, petolas ankaŭ. Petolante do, se tio estas